El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar landoj fariĝis novaj membroj de AIIB

| 2019-04-24
Bookmark and Share


La 22-an de aprilo, Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB) anoncis, ke ĝia konsilio akceptis Eburbordon, Gvineon, Tunizion kaj Urugvajon kiel novajn membrojn, tial ĝi havas 97 membrojn. 



"La kresko de la nombro de membroj el Afriko kaj Latinameriko montras, ke ili donas gravecon al plibonigo de infrastrukturo kaj interkonekto kun Azio," diris Danny Alexander, vicprezidento de AIIB. "Tio ankaŭ reflektas klopodojn de niaj membroj al plurflanka kunlaboro kaj altnorma administrado."


Post kiam la kvar landoj respektive plenumos siajn enlandajn procedurojn kaj pagos la unuan registritan kapitalon al AIIB, ili oficiale fariĝos membroj de AIIB. Akcioj asignitaj al la kvar landoj venas de la ekzistanta rezervo de neasignitaj akcioj. 


AIIB estas plurflanka disvolviĝa banko, iniciatita de Ĉinio kaj kun ĉefsidejo en Pekino. Ĝi sin dediĉas al infrastrukturaj investoj. Surbazita de simpleco, nekorupteco kaj pureco, AIIB gajnas vastan fidon en la mondo kaj la nombro de ĝia membraro daŭre kreskas.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments