Artistoj en la Dua Internacia Muzikfestivalo "La Zono kaj Vojo" en Shenzhen

| 2019-04-25
Bookmark and Share

La urbo Shenzhen, en suda provinco Guandong de Ĉinio, ricevis elstarajn muzikistojn okaze de la ĉijara Internacia Muzikfestivalo "La Zono kaj Vojo". Kiuj ili estas? El Popola Ĉinio intervjuis kelkajn el ili kaj trovis interesajn rakontojn por vi.


Alma Deutscher, la geniulo


Alma Deutscher parolas al raportistoj en la hotelo Shangri-La


La 14-jara talentulino Alma Deutscher akceptis intervjuon de pluraj amaskomunikiloj en la hotelo Shangri-La en la 25-a de marto, la tago post la inaŭgura koncerto, en kiu ŝi estis unu el la ĉefaj invititaj gastoj. Alma ricevis vastan atenton de amaskomunikiloj pasintjare kaj BBC preparis specialan dokumentaron pri ŝi, priskribita de la muzikestro Zubin Mehta kiel geniulo pro sia elstara talento: ŝi ludas violonon kaj pianon, kaj estis 4-jara kiam ŝi komponis sian unuan muzikan verkon. Ŝi finverkis sian unuan operon, Cindrulino, kiam ŝi estis nur 12-jara (ŝi daŭris kvar jarojn por komponi tiun verkon).


Akompanata de sia patro, la israela lingvisto Guy Deutscher, Alma eniris la salonon kun mieno gaja kaj serena, respondis la demandojn kun entuziasmo kaj brilo en la okulo, kaj rakontis pri sia vivo kaj sia pasio por muziko. Ŝi taksas sian talenton kiel io natura, kaj vere amas muzikon. Alma ne studas en lernejo, ĉar ŝi vojaĝas la mondon, okupata pri muziko, kaj lernas de sia patro, kiu ankaŭ estas instruisto kaj akompanas ŝin en ŝiaj vojaĝoj. Ŝi sin taksas tre bonŝanca pro la oportuno vojaĝi la mondon kaj gajni monon farante tion, kion ŝi plej ŝatas. Ŝi sin montras pli matura ol ordinara adoleskanto, estas respondeca kaj entuziasme rakontas pri sia muziko.


Al ŝi tre plaĉis viziti Shenzhen, kaj ŝi deklaris esti ekscitita por renkontiĝi kun lokaj muzikistoj okaze de seminario, tiam okazonta post du tagoj. Ŝi diris, ke viziti malsamajn landojn ne nur estas bonega ŝanco por konatiĝi kun malsamaj kulturoj, sed ankaŭ granda stimulado al sia muziko. Responde al demando de raportisto pri kiel ŝi sukcesis improvizi surbaze de ĉina lulkanto dum la pasintvespera koncerto, ŝi simple klarigis, ke aŭskultinte la unuajn notojn, ŝi klopodis enkapigi ĝin, sekve komencis ludi kaj lasis sian kreemon interveni en la originala melodio.


Bolivuda muziko en la dua vespero de la festivalo


Barataj kantistoj prezentas al la ĉina publiko konatajn kanzonojn de bolivudaj filmoj


La progreso de Bolivuda film-industrio, en Barato, kreas labor-oportunojn por talentaj barataj muzikistoj. Duopo el Kalkato, kiu okupiĝas ĝuste pri prilaborado de muziko por filmoj, estis unu el la allogaĵoj de la dua vespero de la festivalo, nomita Rendez Vous: Muzika Karnavalo de la Silka Vojo. Ili famiĝis post venki konkurson en muzika televidprogramo, kie ili ambaŭ interkonatiĝis kaj komencis kanti kune. Antaŭe ambaŭ muzikistoj havis malbonan sperton pri kantado kun partnero de la mala sekso, kaj ambaŭ decidis sole kanti, tamen en la televidprogramo oni insiste petis al ili kunkanti, kaj en la unua provo ambaŭ rimarkis, ke ili naskiĝis por kanti kune.


Tiuj du artistoj substrekis, ke en multaj aliaj festivaloj, la organizantoj elektis la repertuaron por ili, sed en Shenzhen estas malsame, ili povis libere elekti la kantojn kaj diskuti kun la organizantoj pri ĉiuj detaloj, ili sin sentas kunkreantoj de la spektaklo kaj ne nur kantistoj. Tio ebligis al ili elekti, surbaze de propra kultura fono, kiel plej bone entuziasmigi la publikon pri barata, kaj aparte bolivuda, muziko.


Gamelano: la sono el Indonezio


Surya (en la mezo, rigardante la aliajn muzikistojn) gvidas sian gamelanon


Alia interesa muzikisto intervjuita de ni estas Surya, muzikestro de gamelano el Centra Javo, Indonezio. Gamelano estas tradicia indonezia orkestro, konsistanta ĉefe el perkutinstrumentoj. Simpatia kaj babilema, Surya diversfoje esprimis sian ĝojon partopreni en tiu mirinda festivalo, kiu famiĝas en Indonezio kaj aliaj landoj. Li klarigis, ke estis malfacile vojaĝi kun tiom da grandaj muzikiloj al Ĉinio, pro la reguloj de aviadaj firmaoj pri grandeco de transportaĵoj. La pluraj skatoloj (unu longas pli ol tri metrojn) kaj protektiloj flanke de ni, uzitaj por transporti tiujn muzikilojn, atestas la malfacilaĵojn trafitajn de la gamelano por sukcese prezenti muzikon en Ĉinio.


Al Surya tre plaĉas la nomo de la festivalo, pro ĝia evidenta mesaĝo, ke "La Zono kaj Vojo" ne estas iniciato limigita al komerco, sed celas alproksimigi landojn pere de kultura interŝanĝo. Li jam koncertis en Ĉinio antaŭe, sola aŭ kun aliaj muzikistoj, sed tiu ĉi fojo estis la unua kun la tuta orkestro: li sentis sin ĝojega kiam la organizantoj de la festivalo konfirmis la inviton al la tuta orkestro, ĉar li finfine havis la oportunon montri la veran tradician muzikon de Centra Javo al la ĉina publiko.


Malantaŭ bambuaj sonoj, bela amrakonto inter vjetnamo kaj ĉino


Suc Song Moi koncertas kun Sinfonia Orkestro de Shenzhen en la solena malfermo de la festivalo


La vjetnama muzikisto Dong Quang Vinh heredis de sia patro Tong Wenming la taskon gvidi la muzikistaron Suc Song Moi, kiu koncertas per tradiciaj bambuaj instrumentoj de Vjetnamio. Per koncertoj en pli ol 20 landoj, Suc Song Moi sukcese diskonigis vjetnaman tradician muzikon al la mondo. Vinh fiere klarigis, ke lia patro propramane faras ĉiujn muzikilojn de la grupo.


Plejparto de la muzikistoj venas el Vjetnama Nacia Muzika Konservatorio, tamen Vinh diplomiĝis en Ŝanhaja Muzika Konservatorio. Li venis al Ĉinio por lerni pri ĉina tradicia muziko, kaj en la konservatorio enamiĝis de ĉina muzikistino, kiu estas nun lia edzino kaj koncertas kun li en Suc Song Moi. Vinh deklaris, ke li multe lernis pri muziko en Ĉinio, kaj la kosmopolita etoso de Ŝanhajo permesis al li konatiĝi kun diversaj muzikaj influoj. Li ŝatas kunigi similaĵojn kaj malsimilaĵojn de malsamaj kulturoj en sia muziko. En 2017, Suc Song Moi koncertis por la gvidantoj de Ĉinio kaj Vjetnamio okaze de ŝtatafera vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping.


La animo de Kartvelio riveliĝas per polifonio


Kartvela Folklora Muzikistaro koncertas


Kartvela polifonia kantado ne estas vaste konata en aliaj landoj, tamen ĝi estas ja mirinda. Aŭskultantoj miras ne nur pri la potencaj voĉoj de la kantistoj, sed ankaŭ pri la precizaj kadencoj kaj tonoj. Kartvela Folklora Muzikistaro, estis fondita en 2011 en la urbo Tbilisi, de amikoj kiuj amas tiun muzikon, tamen ne ĉiuj el ili estis profesiaj kantistoj, kelkaj simple ŝatis kanti en preĝejo. La ideo krei tiun grupon venis de la konstato, ke eksterlandanoj vizitantaj la landon ĉiam volas aŭskulti polifonian kantadon, do ili komencis prezenti tradiciajn folklorajn kantojn de Kartvelio al eksterlandanoj, kaj poste ankaŭ komencis kanti polifonian version de famaj kantoj el eksterlando.


La muzikistoj difinas kartvelan polifonian kantadon kiel aro da melodiaj tavoloj samtempe kantataj en harmonio, kaj taksas tiun muzikon kiel unika kultura kontribuo de Kartvelio al la homaro. Pro tio ili decidis montri ĝin al la mondo, kaj la plej bona maniero trovita por klarigi al internacia publiko pri la graveco de polifonia kantado por kartveloj estas per kantado de folklora kanto konata de la publiko en kartvela polifonia stilo, kaj tiel ili komencis prezenti rokenrolon kaj tradiciajn kantojn de Ukrainio, Kazaĥio kaj aliaj landoj, en tiu specifa stilo. La grupo iom famiĝis kiam Steven Tyler, de Aerosmith, persone vizitis ilin kaj laŭdis ilian version de Dream On. Tiu ĉi estis ilia unua vizito al Ĉinio, kaj ili speciale preparis, kun helpo de ĉino, polifonian version de ĉina folklora kanto. La strategio funkciis: la ĉina spektantaro identigis la kanton kaj entuziasme reagis.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments