El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino lanĉa ceremonio de la angl- kaj franclingva versioj de la libro La Zono kaj Vojo Iniciatita de Xi Jinping

| 2019-04-25
Bookmark and Share

Gastoj kune inaŭguris la angl- kaj franclingvan versiojn de la libro La Zono kaj Vojo Iniciatita de Xi Jinping.


La 24-an de aprilo en Pekino, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis lanĉan ceremonion de la angl- kaj franclingva versioj de la libro La Zono kaj Vojo Iniciatita de Xi Jinping. La libro entenas 42 gravajn artikolojn de ĉina prezidanto Xi Jinping pri "La Zono kaj Vojo" de septembro 2013 ĝis julio 2018, kiuj profunde klarigas la gvidan principon de la iniciato, ĝiajn riĉajn enhavojn, celojn kaj la vojojn al la celoj.


Por hepli internacian komunumon pli bone scii kaj partopreni la iniciaton, la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Fremdlingva Eldonejo tradukis kaj eldonis la angl- kaj franclingvan versiojn de la libro. La lanĉa ceremonio estas okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj gastigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Pli ol 200 homoj el la rondoj pri teorio, tradukado kaj eldonado partoprenis en la ceremonio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments