La Internacia Hortikultura Ekspozicio ĉe la piedo de la Granda Muro

| 2019-04-28
Bookmark and Share



La Internacia Hortikultura Ekspozicio (2019) kun la temo "Verda Vivo, Bela Vivo" inaŭguriĝis en la 28-a de aprilo en Pekino, Ĉinio.



Ĉi-jara ekspozicio estas la plej altnivela kaj grandskala internacia ekspozicio en Ĉinio post la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Kunming en 1999, Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 kaj la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en 2018. 


Ĝardeno de la ekspozicio



Dum la ekspozicio, en la ĉefaj konstruaĵoj -- Ĉina Pavilono, Internacia Pavilono, Plant-Pavilono, Pavilono pri Sperto de Vivo kaj Prezent-Centro -- okazos 2 500 aktivaĵoj.



La Ĉina Pavilono estas verda konstruaĵo, kiu kapablas "spiri" kaj havas "vivon". Plejparto de la arkitekturo estas ter-ŝirmita kaj inkrustita en teraskampo por konservi humidon kaj varmizoli, pro tio, energi-konsumo por hejti la domegon aŭ malaltigi ĝian temperaturon estas reduktita. 



La Internacia Pavilono konsistas el 94 pilieroj en la formo de flor-ombrelo. Rigardi de la supro aŭ promeni sub la ombreloj estas agrabla. 




En Plant-Pavilono oni povas vidi mangrovon, kiu kreskas sur marbordo tropika kaj subtropika. Krom mangrovo, tie troviĝas ankaŭ mil raraj plantoj, dividitaj en kvin zonojn, ekzemple Eskapo el malfeliĉo, Spuroj dum cent milionoj da jaroj kpt.




Pavilono pri Sperto de Vivo liveras al vizitantoj belan kamparan foiron por sperti la civilizacian kaj modernan vivmanieron kaj percepti la ĝojon alportitan de tradicia ĉina hortikulturo kaj hortikultura teknik-novigo.



Prezent-Centro ŝajnas bela papilio ĉe Guihu-lago rigardanta Yongning-pagodon en la malproksimeco. Ĝi servos kiel ejo por malferma kaj ferma ceremonioj kaj aliaj gravaj aktivecoj.


Koni la ekspozicion per ciferoj



La ĝardeno de la ekspozicio kovras areon de 503 hektaroj.La ekspozicio daŭros 162 tagojn. Laŭ antaŭvido, la nombro de vizitantoj atingos 16 milionojn da homoj/fojoj.





110 eksterlandaj ekspoziciantoj kaj pli ol 120 neoficialaj ekspoziciantoj partoprenos la ekspozicion. La nombro de eksterlandaj ekspoziciantoj kreas rekordon en la historio de la Internacia Hortikultura Ekspozicio.





Dum la ekspozicio estas eksponitaj 1200 specoj da plantoj en pli ol 100 ĝardenoj, inkluzive de ĝardenoj aranĝitaj de diversaj landoj kaj internaciaj organizoj, frukt-ĝardeno,legom-ĝardeno ktp.




Dum la ekspozicio estas proponitaj al vizitantoj kvar amuzaj itineroj,nome "Konu la Internacian Hortikulturan Ekspozicion", "Amu familion, amu ĝardenarton", "Hortikultura vojaĝo" kaj "Rapida aŭto-vojaĝo". 


Saĝa ekspozicio





En la ĝardeno estas instalaĵoj por poŝtelefona komunikado. Estas la unua fojo, ke 5G-signalo estas uzata en la Monda Hortikultura Ekspozicio.




La ekspozicio lanĉis la poŝtelefonan aplikaĵon EXPO 2019. Per ĉi tiu aplikaĵo, vizitantoj povas ne nur trovi transportajn liniojn, manĝejojn,vidindaĵojn ktp, sed ankaŭ lerni sciojn pri plantoj kaj hortikulturo en ĝia rubriko Planto-Klasĉambro. 




Kun la reto de aĵoj kaj 5G-signalo kiel "nervo", kaj granda datumaro kaj artefarita inteligenteco kiel "cerbo", la ekspozicio ŝanĝas montradon de hortikulturo en vidfestenon kun kombinado de homo, teknologio, naturo kaj kulturo.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments