El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Danango, Vjetnamio

| 2019-04-28
Bookmark and Share

Inter la 25a kaj la 28a de aprilo en Danango de Vjetnamio okazis la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto. La kongreso, kun la ĉeftemo "Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio", allogis pli ol 280 esperantistojn el 22 landoj de Azio kaj Oceanio. Al la inaŭgura ceremonio de la kongreso ĉeestis Lu Cairong, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), Liu Zhi, vicĝenerala konsulo de la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Danango, Zhao Jun, ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, Lee Jungkee, estrarano de UEA, kaj lokaj registaraj oficistoj. Sinjorino Nguyen Phuong Nga, alta protektanto de la kongreso kaj prezidanto de Vjetnama Unio de Amikaj Organizoj, salutparolis en la inaŭguro.


Dum la kongreso, diverslandaj E-organizoj el la du kontinentoj diskutis kaj interŝanĝis opiniojn pri la situacio kaj disvolvado de landaj E-movadoj, kaj kontribuis per siaj ideoj al la disvolvado de E-movado en la du kontinentoj kaj al regionaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en la venontaj 3 jaroj.


Lu Cairong (la dua de dekstre) parolas kun Nguyen Phuong Nga (la unua de maldekstre). (fotita de Du Pengpeng)


Lu Cairong (dekstre) parolas kun So Jinsu, prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. (fotita de Du Pengpeng)


Chen Ji salutparolas nome de la ĉina delegitaro (fotita de Du Pengpeng)


Esperantisto vizitas la fotoekspozicion "70 Jaroj -- Ĉina Esperanta Movado kaj la Mondo". (fotita de Du Pengpeng)


Kunfotiĝo de membroj de la ĉina delegitaro, Lee Jungkee (la kvara de dekstre) kaj So Jinsu (la kvina de maldekstre) (fotita de Du Pengpeng)


Posttagmeze de la 26a de aprilo, la ĉina delegitaro, gvidata de Lu Cairong, okazigis la aktivecon Ĉina Tago, inkluzive de la fotoekspozicio "70 Jaroj -- Ĉina Esperanta Movado kaj la Mondo". Depost la fondiĝo de la nova Ĉinio, la E-movado de tiu ĉi lando multe progresis kun la subteno de la ĉina registaro. Ĉina Esperanto-Ligo okazigis la 71-an kaj la 89-an Universalajn Kongresojn en la jaroj 1986 kaj 2004, kaj organizis, kunlabore kun Pacifika Esperanto-Ligo kaj KAEM, la 5-an Pacifikan Kongreson de Esperanto, la 1-an Azian Kongreson de Esperanto kaj la 8-an Azian Kongreson de Esperanto en 1992, 1996 kaj 2016 respektive. Tiuj aktivaĵoj riĉigis la E-movadon en la regiono kaj akcelis kulturajn interŝanĝojn de Esperanto inter diversaj nacioj en- kaj ekster la regiono.


La Azia Kongreso de Esperanto, aranĝata de KAEM sub UEA kaj gastigata de Loka Kongresa Komitato (LKK), okazas en ĉiu 2-a aŭ 3-a jaro. KAEM fondiĝis en la 28a de julio 1994 dum la 79-a UK en Seulo, Korea Respubliko. Ĝi celas antaŭenpuŝi azian E-movadon, stimuli interŝanĝojn kaj progreson de Esperanto en la regiono, subteni evoluon de regiona junulara E-movado kaj disvastigi UEA en tiu ĉi regiono. 


En la jaro 2016, post aprobo de UEA, KAEM kaj Oceania Esperanto-Asocio unuiĝis. Tiel aperis la nuna Azia-Oceania Komisiono de UEA, kaj la kongreso nomiĝas Azia-Oceania Kongreso de Esperanto. 


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments