Fabriko de steluloj: mi vizitis Alliance Music Group!

| 2019-04-29
Bookmark and Share

Alliance Music Group okupiĝas pri diversaj kampoj de kulturo kaj distrado: ĝi posedas restoraciojn, drinkejojn, dancejojn kaj koncertejojn tra tuta Ĉinio. En trankvila kvartalo de Shenzhen ĝi diskrete konstruis, ene de granda konstruaĵo, muziklernejon kiu estas vera fabriko de profesiaj artistoj. Pli ol tio: ilia ĉefa celo estas lanĉi en la ĉina merkato la novajn stelulojn de ĉina pop-muziko (ĉ-pop).


Malantaŭ tiu ĉambro oni preparas talentulojn por fariĝi steloj de ĉ-pop


Sed kiel identigi stelulon? Ĉu ajna homo povas famiĝi aŭ nur iu kun speciala talento? Dum la vizito, funkciuloj detale klarigis al ni pri la funkciado de la projekto. Ĉio komenciĝas en la elektado de la studentoj: la lernejo havas partnerecon kun dek elstaraj muziklernejoj, kiuj rekomendas al ĝi la plej promesplenajn lernantojn. La tasko de Alliance Music Group ne estas instrui muzikon al komencanto, nek perfektigi la konojn de ordinara muzikisto, sed ja instrui homojn jam lertaj pri muziko, kiuj en antaŭa lernejo superis siajn kolegojn.


Respondeculoj pri la projekto klarigis, ke multaj muzikistoj elstariĝas inter siaj kolegoj en muziklernejo, tamen ne sukcesas famiĝi pro manko aŭ misuzo de merkatiko, diskonigo aŭ taŭga publika bildo. Alliance Music Group havas fakulojn por prizorgi la bildojn de la artistoj, disvolvi ilian talenton, diskonigi ilian muzikon ktp., kaj tiel la ŝanco fariĝi stelulo estas pli granda. Lernantoj estas preparataj por muzikaj konkursoj kaj televidprogramoj kaj instigataj partopreni en ili, ĉar la diskonigo kaj premioj ricevitaj de tiuj konkursoj estas efikaj iloj al sukceso.


La projekto jam sukcesis riveli kelkajn konatajn muzikistojn de Ĉinio, kiuj nun estas inspiro por aliaj, kiuj klopodas por ankaŭ atingi la sukceson. Dum vizito al la loko oni facile konstatas ke ĝi ne estas nur lernejo: tie troviĝas studio kaj ankaŭ oficejoj, kie oni administras la karierojn de la artistoj, kiuj ricevas stipendion por studi minimume naŭ horojn ĉiutage: estas klasĉambroj por instruado teoria kaj praktika kaj kabinetoj por individua praktikado.


Ĉ-popa ina bando praktikas koregrafion sub atenta superrigardo de la instruistino


Dum nia vizito, belaj fraŭlinoj estis praktikante kundancadon, kun preciza sinkroneco de ĉiu movo, en ĉambro por instruado de danco. La instruistino, malantaŭ la ĉambro, estis dirante numerojn, kaj ili devis reagi per sinkrona movo. Mi ne povas juĝi ilian talenton pri kantado, sed almenaŭ pri danco ili estas ja altnivelaj. Nia delegitaro eniris la klasĉambron dum la leciono kaj ili simple ignoris nin, neniu distriĝis, neniu mismoviĝis. Kompreneble tio estas signalo de rigideco en ilia trejnado, tamen ni devas agnoski, ke tiu konduto kongruas kun ilia laboro: artisto sur podio ja ne povas distriĝi, speciale en tiu ĉi kazo, kiu postulas perfekte sinkronajn movojn.


La klasĉambroj havas vitrajn murojn, tiel ke oni povas vidi ĉion, kaj kelkaj studentoj en la apuda ĉambro, pri teoria lernado, scivoleme rigardis al ni, tamen ne ĉesis atenti pri la leciono. Ĉe la kabinetoj por individua praktikado mi vidis homojn praktikante drumojn, gitaron kaj aliajn instrumentojn. Estis eĉ DĴ praktikante elektronikan muzikon.


Respondeculoj pri la lernejo klarigis, ke oni ne pagas por studi tie, Alliance Music Group donas al ili stipendion kiu inkludas instruadon, loĝadon kaj ĉiujn manĝojn. Tio okazas ne nur por faciligi la vivon de la artistoj, sed ankaŭ pro la rigideco de iliaj postuloj: studentoj devas nepre loĝi ĉe ilia gastejo, tiel ke oni povu certigi, ke ili ne miskondutos, kaj ĉiu submetiĝas al dieto speciale preparita laŭ priskribo de fakuloj pri nutrado kaj kuracado, kiuj akompanas ĉiun individuan kazon. Estas ankaŭ ekzercejo kie ili devas ĉiutage ekzerciĝi sub superrigardo de fakulo.


Portugala ĵurnalisto provas la studion de la lernejo


Tio surprizis fremdajn ĵurnalistojn, ĉar eksterlande la publika bildo de artisto estas tiu de homo kiu malobeas la regulojn, drinkadas kaj sin metas en polemikoj. La gvidantoj de la lernejo klarigis, ke en Ĉinio estas male: oni atendas, ke artisto estu modelo de konduto, do por esti sukcesa en la kariero oni devas havi publikan bildon alte taksatan de la gepatroj de adoleskantoj kiuj ŝatas pop-muzikon, alivorte, artisto ne povas iri al drinkejoj, nek envolviĝi en polemikoj, kaj devas agi kiel modelaj civitanoj.


Eksterlande estas normale, ke artisto iras al drinkejo kun siaj amikoj, sed tio estas malpermesata al la studentoj de tiu lernejo, ĉar ili estas artistoj kaj oni timas, ke oni fotu aŭ faru filmeton de ili drinkantaj aŭ farante ion riproĉindan, kaj tio facile estus diskonigita en interreto. Ironie, tiuj homoj, kiuj amuzigas la noktovivon por aliaj ne povas mem ĝui noktovivon. Cetere la oficialaj kanaloj de tiuj artistoj en interreto estas ankaŭ administrataj de merkatika teamo, kiu prizorgas ilian publikan bildon.


La artistoj ankaŭ ne povas publike agnoski amrilaton. Oni klarigis, ke amrilato mem ne estas problemo, gvidantoj de la lernejo eĉ kredas, ke kelkaj artistoj havas kaŝitan amrilaton, tamen la vere grava afero estas sin montri kiel fraŭlo, ĉar multaj ŝatantoj de artisto estas junuloj, kiuj taksas tiun artiston kiel sia perfekta paro kaj nutras la senton, ke ili ambaŭ fariĝos geedzoj. La praktika efiko de tio estas kresko en la vendado de diskoj kaj aliaj varoj, kiel fotoj kaj oficialaj produktoj pri la artisto (kiujn adoleskantoj ofte aĉetas per mono de siaj gepatroj, ŝajne el tio venas la bezono sin montri kiel modela homo). Agnoski amrilaton kun iu povas kaŭzi malkreskon en la vendoj kaj malinteresigi adoleskantojn pri tiu artisto, kiu pro tio devas ĉiam sin montri kiel fraŭlo.


Ĉ-popa vira bando praktikas sian koregrafion


Tio memorigis min pri mia iama instruistino de la ĉina lingvo, kiu havas fotojn de fama pop-muzikisto de Ĉinio en sia poŝtelefono. Ŝi klarigis, ke ŝi serĉas viron kiel li por edziniĝi, ĉar liaj kanzonoj pri amo tradukas ŝiajn sentojn kaj pensojn tiom bone, kvazaŭ ili ambaŭ estas ja perfekta paro. Ŝi ofte diris, kun brilo en la okuloj, ke li estas fraŭlo. Oh, se ŝi sciintus, ke tiuj kanzonoj tute ne spegulas liajn pensojn kaj lia publika bildo estas nur kreaĵo de merkatiko... Sed merkatiko ja funkcias, eĉ por tiu instruistino kiu ne plu estas adoleskanto, tamen revas kvazaŭ ŝi estas 10 jarojn pli juna.


Fine, kio estas la celo de Alliance Music Group per tiu ĉi lernejo? Kial ili tiom elspezas pri la lernantoj? Nu, laŭkontrakte Alliance Music Group rajtas ricevi unu procento de la enspezoj de artisto kiu famiĝas kaj riĉiĝas per muziko. Cetere, ĝi havas pli ol 500 restoraciojn, drinkejojn, dancejojn kaj koncertejojn tra tuta Ĉinio, kiuj estas en konstanta bezono de novaj artistoj por sin prezenti, do tiuj, kiuj ne sukcesas fariĝi steluloj estas dungitaj por sin prezenti en tiuj ejoj, ĉar ili estas elstaraj muzikistoj, elektitaj inter la plej bonaj de siaj muziklernejoj kaj speciale trejnitaj por esti inter la plej bonaj de la lando. Tiel Alliance Music Group sukcesas reakiri la monon investitan kaj havi profiton.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments