El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio restas disvolviĝanta lando

| 2019-04-30
Bookmark and Share

Aŭtoro: Qiu Jing (asista esploristo de la instituto pri monda ekonomio kaj politiko sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj)


Fotoj: Yu Xiangjun


La jaro 2019 estas la 70a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio. En la pasintaj 70 jaroj, la lando klopodadis kaj jam fariĝis la dua plej granda ekonomio, kun altteknikaj kompanioj kiel Tencent, Huawei, Alibaba kaj aliaj. Tamen, kompare kun la disvolviĝintaj landoj, Ĉinio daŭre estas disvolviĝanta lando.


Kial?


Kampara familio en la urbeto Fengdu de Chongqing, fotita en la 7a de aprilo 2019


Unue, la disvolvado de la lando estas neekvilibra, evidente ekzistas malsimileco inter urboj kaj vilaĝoj. Ĝis nun la urbanizado en Ĉinio atingis nur 58%, dum en disvolviĝintaj landoj ĝi estas ĉirkaŭ 80%. La enspezoj de urbanoj kaj vilaĝanoj havas grandan diferencon, kaj rilate al infrastrukturo kaj publikaj servoj, la urb-vilaĝa diferenco estas eĉ pli granda.


Infrastrukturoj en okcidenta parto de Ĉinio estas multe malpli bonaj ol tiuj en la orienta.


Ĉinio ankaŭ havas la problemon pri disvolva malekvilibro inter la orienta parto kaj la okcidenta. La pokapa MEP (Malneta Enlanda Produkto) de la urbegoj Pekino, Tianjin kaj Ŝanhajo, kaj la provincoj Jiangsu, zhejiang kaj Fujian, kiuj situas oriente de la lando, jam superis 13 mil usonajn dolarojn, ĉe la malsupra limo de la indico de altenspezaj landoj; dume en okcidentaj malriĉaj regionoj, oni celas ankoraŭ "manĝi 3-foje en unu tago kaj havi sufiĉe da vestoj por la jaro". Cetere, en Ĉinio ekzistas ankaŭ la problemoj pri malekvilibro en enspeza distribuo, mediprotektado, socia asekuro kaj aliaj kampoj.


En la aranĝo por modernigo de edukado en la estonteco, la edukado en meza kaj okcidenta regionoj ankaŭ estas grava.


Due, la disvolvado estas nesufiĉa, la pokapa enspezo ankoraŭ estas malpli alta ol la averaĝa nivelo de tiu en la mondo. Kelkaj okcidentaj amaskomunikiloj troige kalkulis donitaĵojn pri Ĉinio, kaj konstatis, ke "monde ĉampioniĝis la ĝenerala enspezo de ĉinoj" kaj "pokapa MEP de Ĉinio jam atingis tiun de disvolviĝintaj landoj". En 2017, la pokapa enspezo de Ĉinio estis 7 310 usonaj dolaroj, je 15% de tiu de Usono kaj je malpli ol 25% de tiu de Francio. Tio estas ne nur tre diferenca kompare kun altenspezaj landoj, sed ankaŭ malpli multe ol la monde averaĝa nivelo je 10 387 usonaj dolaroj.


Trie, la disvolvado de Ĉinio alfrontas malfacilojn pri nedaŭripovo kaj transformo. La ĝenerala nivelo de produkta povo de ĉina socio restas malalta, la strukturo de produktkapablo restas neracia. Estonte, la ĉina disvolvado devos pli multe zorgi pri medio, ĉar la popolo havas pli kaj pli altan postulon pri tiu kampo; krome, la lando devas ankaŭ altigi la investan efikecon, ĉar la nuna estas nur 1:7, evidente malpli alta ol tiu de disvolviĝintaj landoj.


Grandaj diferencoj inter riĉeco kaj malriĉeco kuŝas en orienta kaj okcidenta partoj de Ĉinio, kaj la diferenco eble pligrandiĝos. 


Ĉinio estas unu el la monde konataj "plej diligentaj" nacioj, la averaĝa labortempo de ĉinoj estas ĉiujare 2200 horoj, multe pli alta ol tiu en Usono kaj Eŭropaj landoj. La fenomeno reflektas, ke la ĉina ekonomio estas granda, sed malforta, kaj mankas al ĝi kreiva kapablo. Kompare kun disvolviĝintaj landoj, ĉina fabrik-industrio estas giganta, sed restas en malalta nivelo en la tutmonda industriaro; la negocado estas granda, sed la strukturo malbona. Krome, kultura disvolvado, potenco de nacidefendo, tekniko kaj socia administrado de Ĉinio atendas progreson. 


Ĉinio devas longtempe persisti en reformado de proviz-flanka strukturo por akceli altkvalitan disvolvadon de ekonomio kaj industrioj.


Vilaĝa lernejo en okcidenta Ĉinio


Kvare, ĉina disvolvado estas nekomprenita. Ĉinio havas 30 milionojn da homoj en malriĉeco, pli ol 80 milionojn da handikapuloj, pli ol 200 milionojn da maljunuloj kiuj bezonas prizorgon, kaj ĉiujare ekzistas en la lando 15 milionoj da homoj kun dungiĝa postulo, ĉioj ĉi estas demandoj, kiuj devas estis urĝe solvitaj por la popola vivo. Tamen, kelkaj okcidentaj amaskomunikiloj kutime faris neobjektivajn raportojn pri Ĉinio, kiam la lando rapide progresas, ili tuj krias, ke "Ĉinio minacas la mondon", kaj kiam la progreso malvigliĝas, ili tuj diras, ke "Ĉinio detruiĝas". Tiuj diraĵoj forte miskomprenigas la publikon. Tio iagrade montras, ke Ĉinio restas disvolviĝanta lando, ĉar la disvolviĝintaj landoj regas parol-rajton de internaciaj opinioj kaj eĉ aranĝon de diskutataj temoj. 


Ĉiuj supremenciitaj faktoj bone pruvas, ke Ĉinio daŭre estas disvolviĝanta lando.


Ni bezonas kaj devas diskonigi al pli da homoj la verajn rakontojn de Ĉinio kaj prezenti al ili veran Ĉinion.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments