Nepala ambasadoro al Ĉinio: "La Zono kaj Vojo" estas espero por evoluantaj landoj
La 26-an de aprilo en Pekino okazis la 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo. Kiujn defiojn kaj problemojn ni havas por konstrui "La Zonon kaj Vojon"? Leela Mani Paudyal, nepala ambasadoro al Ĉinio, ricevis intervjuon de ĉina amaskomunikilo.
Leela Mani Paudyal, nepala ambasadoro al Ĉinio
Leela Mani Paudyal diris en la intervjuo, ke ekde la fondiĝo de la nova Ĉinio antaŭ 70 jaroj, Ĉinio realigis eksterordinarajn progresojn, precipe en konstruado de infrastrukturoj. La rapideco kaj nivelo de la ĉina disvolvado estas senprecedencaj. En la pasintaj 70 jaroj, Ĉinio liberigis pli ol 700 milionojn da homoj de malriĉeco. Ĉinio ankaŭ akiris grandegan progreson pri elektronika tekniko, kiu kondukis al la transformado de la socio. Ĉi tiuj atingoj impresis lin. Krome Ĉinio ankaŭ subtenis najbarajn landojn kaj aliajn evoluantajn landojn. Nepalo ĝojas pro ĉinaj progresoj kaj esperas, ke Ĉinio daŭre disvolviĝos kaj subtenos evoluantajn kaj najbarajn landojn por krei kungajnan kaj harmonian socion, komune disvolvi ekonomion kaj plibonigi popolan vivon.
Leela Mani Paudyal rimarkigis, ke, laŭ li, la iniciato "La Zono kaj Vojo" estas la plej grava publika iniciato proponita de iu lando en la homa historio, kaj celas antaŭenigi komunan disvolvadon, konektante diversajn homojn kaj sociojn, trovante evoluajn ŝancojn por kune revigligi landojn kaj sociojn. Ĝi estas bonega iniciato, kiu povas ŝanĝi kaj disvolvi la mondon, kaj oni atendas, ke ĝi alportu harmonian kaj daŭripovan evoluon al diversaj landoj. "La iniciato "La Zono kaj Vojo" donas esperon al granda parto de la evoluantaj landoj pri ekonomia revigliĝo.
Nuntempe kelkaj landoj malsame opinias pri la iniciato "La Zono kaj Vojo". Tio ŝajne postulas pli da komunikado por konvinki ilin, ke la iniciato ne kontraŭas iun ajn, sed utilas al ĉiuj kaj kontribuas por konstruado de pli bona mondo. La iniciato altiris atentojn de multaj landoj kaj homoj. La 2-a Internacia Kunlabora Forumo pri La Zono kaj Vojo kunvenigis grandan nombron da homoj kaj gvidantoj el la tuta mondo, kaj ĝi eble estas la unua iniciato lanĉita de iu lando, kiu sukcesis kunigi tiom da ŝtataj gvidantoj. Ĝi ankaŭ bezonas pli da mekanikaj subtenoj kaj planadon pri estonta disvolvado. Leela Mani Paudyal opinias, ke ĉiuj povas plifortigi kunlaborojn en kampoj jam progresintaj, kaj alfronti defiojn kune, tiel oni certe trovos eblojn por revigligi landojn kaj sociojn.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat