El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pandoj ekloĝis en Rusio

| 2019-05-07
Bookmark and Share

La 29an de aprilo, laborantoj el Ĉina Centro por Konservado kaj Esplorado de Grandaj Pandoj en Ya'an, sudokcidenta Ĉinio, metis la grandan pandon Dingding, en kaĝo, sur kamionon por la vojaĝo al Rusio. Fotis Xue Yubin.


Lastatempe la Zoologia Ĝardeno de Moskvo akceptis paron da grandaj pandoj, kiuj estas pli-ol-tri-jaraj. La knabo nomiĝas Ruyi kaj la knabino Dingding. Ĉi-jare la zoologia ĝardeno festas sian 155an datrevenon kaj la paro estas granda donaco al la zoologia ĝardeno.


Granda pando Dingding


Granda pando Ruyi


La retejo de la rusa amaskomunikilo Komsomolskaya Pravda raportis, ke la zoologia ĝardeno preparas sin por okazigo de gazetara konferenco por la grandaj pandoj.


Svetlana Akulova, ĉefo de la zoologia ĝardeno, diskonigis dum intervjuo al retejo, ke Ĉinio ludonos la paron al Rusio por 15 jaroj. Ruyi estas interagema kaj amika al homoj, dum Dingding estas singardema.


Laŭ la raporto, la du grandaj pandoj kvarantenos en la sekva monato. Svetlana Akulova diris: "Ili manĝos bambuojn kaj bambuŝosojn elkreskantajn en Ĉinio, kaj la zoologia ĝardeno per aviadilo transportos ilin el Sichuan de Ĉinio."


Ĉina amaskomunikilo diris, ke atinginte Rusion, ili estos metitaj en unu-monata kvaranteno kaj renkontiĝos kun rusaj vizitantoj en junio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments