El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Senegalo decidis aboli la postenon de ĉefministro

| 2019-05-07
Bookmark and Share

Malick Sall, senegala ministro pri justeco


La 4-an de majo, la Nacia Asembleo de Senegalo aprobis projekton pri konstitucia reformo, kiu interalie abolas la postenon de ĉefministro.


Tiutage post la debato, la Nacia Asembleo de Senegalo finfine aprobis la projekton per 124 favoraj voĉdonoj, 7 kontraŭaj kaj 7 sindetenaj, kaj decidis nuligi postenon de ĉefministro en la politika strukturo de Senegalo. 


Malick Sall, senegala ministro pri justeco, diris dum intervjuo, ke la administra proceduro, kiu nuligis la postenon de la ĉefministro, permesos al la prezidento partopreni en efektivigo, superrigardo kaj pritaksado de la publikaj politikoj. Li rimarkigis, ke pro la nuligo de la posteno de ĉefministro, la lando ŝparos 330 milionojn da usonaj dolaroj en la venontaj kvar jaroj.


Mahammed Dionne, nuna ĉefministro, anoncis en la 7-a de aprilo, ke li estas la 13-a ĉefministro post sendependiĝo de Senegalo en 1960 kaj la lasta ĉefministro de la lando.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments