El Popola Ĉinio>头条新闻>

Cifereca vidindejo en Fuzhou, Ĉinio

| 2019-05-09
Bookmark and Share


Dum la 2-a Pintkunveno pri Konstruado de Cifereca Ĉinio, inter la 6-a kaj la 8-a de majo en Fuzhou de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio, alt-teknologio igis Sanfangqixiang-straton saĝa strato, aldonante ĝojon al la antikva strato.



Estas speciala arbo en Nanhou-strato. Tie oni povas eniri amoarb-programeton kaj sendi siajn fotojn kaj amo-deklaron al la blok-ĉeno post skani la du-dimensian kodon sur arbo. Laŭ informo, pro la blok-ĉena teknologio, ĉiuj deklaroj, sekure kaj ĝuste skribitaj en la blok-ĉeno, estos retrospureblaj, konfirmeblaj kaj neŝanĝeblaj amoatestiloj unikaj. 



La verd-energia produktilo reprenas forĵetaĵojn per la klasifike reprena platformo de Alipay. Per programeto de Alipay, oni malfermas la pordon de la maŝino kaj ĵetas balaaĵojn. Poste la maŝino faras juĝon kaj recikligon. Kaj post la fino de la repreno, oni ricevas verdan energion en sia formik-arbaro de la aplikaĵo Alipay kaj paĝsignon. La diĝita recikliga maŝino kontribuas por la popularigo de la kutimo klasifiki balaaĵojn.



Estas spert-programo pri AR-teknologio (Aŭgmentiga Realo) en la strato. Tie oni povas iĝi mastro de lombardejo, per skano de la ideografiaĵo “当”sur muro, kaj tiel reveni al la pasinteco, ludi AR-ludon "kapti feliĉon" ("福", kiu signifas feliĉon), kies venkinto ricevas la foton pri venk-momento kaj donacojn kun lokaj trajtoj.


Oni ankaŭ povas rapide elekti vestojn per saĝa spegulo kaj prove vesti laŭ virtualaj imagoj. Per datum-analizo, la spegulo povas scii la ŝaton de konsumantoj kaj rekomendi vestojn al ili.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments