【Facila Radio-programo】Grandaj pandoj en Moskvo

| 2019-05-13
Bookmark and Share

   

 

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

Grandaj pandoj en Moskvo


La bestoĝardeno de Moskvo akceptis paron da grandaj pandoj, kiuj estas pli ol tri-jaraj. La virpando nomiĝas Ruyi, kaj la pandino nomiĝas Dingding. Ĉi-jare la bestoĝardeno festas sian 155an datrevenon, kaj la paro estas ĝia granda novaĵo prezentota al la publiko.


Svetlana Akulova, ĉefo de la bestoĝardeno, klarigis, ke Ĉinio luigos la paron al Rusio por 15 jaroj. Ruyi estas interagema kaj amikema al homoj, dum Dingding estas singardema.


Ambaŭ grandaj pandoj venas el Sichuan de Ĉinio. Atinginte Rusion, ili havos unumonatan kvarantenon antaŭ ekloĝo en la bestoĝardeno, en junio.


Datreveno: ĉiujara samdata memorigo pri io.

Kvaranteno: restado sub kuracista observado en izolita loko.

Singardema: eco de tiu, kiu evitas kulpojn kaj danĝerojn.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments