El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Hortikultura Ekspozicio: pentraĵoj pri ekologia civilizacio

| 2019-05-13
Bookmark and Share

de ZHAO XI


Kun la temo "Verda Vivo, Bela Vivo", la Internacia Hortikultura Ekspozicio (2019) malfermiĝis ĉe la piedo de la Granda Muro. Post la malfermo en la 28a de aprilo, alvenis multaj vizitantoj. Ili spektas ne nur arbojn kaj florojn en la ekspozicio, sed ankaŭ ekologian civilizacion.


Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino: flora teraso antaŭ Yongning-pagodo


En la inaŭguro, ĉina prezidanto Xi Jinping donis kvin proponojn: ni devas serĉi harmonion inter homaro kaj naturo; ni devas serĉi  verdan disvolvadon; ni devas ami la naturon; ni devas serĉi sciencan administradon; ni devas kunlabori por solvi problemojn. Tio signifas, ke Ĉinio volas kune kun aliaj landoj penadi por pli bela terglobo kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. 


En la planado de Ĉina Pavilono, regas la koncepto pri energiŝparo, kaj ĝi estas nomita “verda konstruaĵo, kiu vivas kaj spiras”. Sur la tegmento de la pavilono estas pluvokolektilo, kaj la tereno estas akvopenetrebla. Sekve, kiam pluvo falas sur tegmenton aŭ terenon, ĝi povas eniri la subteran kolektejon. Post traktado, pluvakvo estas uzebla por akvumi terason kaj ekspoziciatajn plantojn, kaj tiel formiĝas ekologia mikro-ciklo. 


Promenante en la ĉina parto de la ekspozicio, vizitantoj povas ĝui diversajn stilojn de ĉina ĝardenarto. La floroj, arboj kaj folioj ĉi tie ne nur enhavas kulturaĵon, sed ankaŭ montras harmonion inter homaro kaj naturo.


Ĉina Pavilono aplikas novan teknikon por produkti elektron: sur la tegmento estas 1056 fotovoltaaj vitroj, kiuj povas produkti elektron sen rekta lumo. 


La Internacia Hortikultura Ekspozicio ne nur estas eksponejo por floroj kaj hortikulturo, ĝi ankaŭ konstruas ponton por ekologia interŝanĝo. Vicente Loscertales, ĝenerala sekretario de Buroo de Internacia Ekspozicio, diris, “Ĉinaj rimedoj estas tre efikaj, ĉar ili ne estas simple surpaperaj planoj. Mi vizitis urbojn de Ĉinio, kaj vidis multajn progresojn. Jen la rezulto de kunlaboro inter la centra registaro kaj lokaj registaroj de Ĉinio. Ankaŭ la sinteno de civitanoj estas tre grava.”


La Internacia Hortikultura Ekspozicio estas montrado kaj ankaŭ interŝanĝo.


Ekspozicio pri raraj plantoj de Ĉinio, troviĝas en la 1a etaĝo subtere de la Ĉina Pavilono, kiu prezentas pli ol 300 unikajn kaj rarajn plantojn de Ĉinio.


Prezento de ĉina ekologia kulturo


Vidkampo sur la Ĉina Pavilono, fore estas Yongning-pagodo.


Laboristoj zorgas plantojn en la Ĉina Pavilono.


Infano kaj maskotoj de Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino Eta Burĝono kaj Eta Floro


Hangzhou-ĝardeno de Internacia Hortikultura Ekspozicio 


La Internacia Pavilono de Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino


Tulipoj en la urbeto de hortikulturo de Internacia Hortikultura Ekspozicio 


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments