El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Pekino inaŭguriĝos Konferenco pri Dialogo inter Aziaj Civilizacioj

| 2019-05-14
Bookmark and Share

Xu Lin


La 9-an de majo, vic-ministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Xu Lin, anoncis en gazetara konferenco, ke en la 15-an de majo, en Pekino, inaŭguriĝos Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la inaŭguron kaj faros parolon. 


La konferenco, kun la temo "Interŝanĝoj kaj Reciproka Lernado inter Aziaj Civilizacioj kaj la Komunumo kun Komuna Estonteco", konsistas el kvar partoj, nome inaŭguro, subforumoj, azia kultura festivalo kaj semajno pri aziaj civilizacioj. Ili inkluzivas pli ol 110 aktivecojn. La konferencon ĉeestos gvidantoj de Kamboĝo, Grekio, Singapuro, Srilanko, Armenio, Mongolio, kaj respondeculoj de internaciaj organizoj kiel Unesko. 


"La konferenco estas bazita sur Azio kaj alfrontas la mondon. Ĝi rilatas al ĉiuj aziaj landoj, estas malfermita al ĉiuj civilizacioj en la mondo, kaj reflektas la koncepton pri asimilado de ĉiuj civilizacioj por komuna evoluo", Xu Lin diris. Li esperas, ke pere la konferenco kiel platformo, oni plue heredigos kaj disvastigos aziajn kaj eĉ mondajn civilizaciajn rezultojn, plue akcelos interŝanĝojn inter diversaj landoj kaj civilizacioj, kaj reciprokan lernadon por plue antaŭenigi disvolvadon kaj progreson de homara civilizacio kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. 


Xu Lin diris, ke surbaze de vasta interkonsiliĝo inter ĉiuj partioj, la konferenco publikigos koncernajn dokumentojn kaj montros la fruktodonajn rezultojn de la konferenco. Samtempe, estos subskribitaj serio da multflankaj kaj duflankaj iniciatoj kaj interkonsentoj pri amaskomunikiloj, pensfabrikoj, turismo, kinoj kaj televido, protektado de kulturaj heredaĵoj ktp., kaj estos publikigitaj ankaŭ atingoj kaj esploraj raportoj pri kelkaj gravaj projektoj. Krome estos prezentitaj pragmataj rimedoj por efektivigi la rezultojn de la konferenco kaj antaŭenigi interŝanĝojn de civilizacioj kaj reciprokan lernadon. 


Redaktoro: Kang Caiqi 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments