El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Triopa kongreso okazis en Malago, Hispanio!

| 2019-05-15
Bookmark and Share

Antaŭ 110 jaroj, okaze de la 5-a Universala Kongreso en Barcelono, la antaŭuloj de IFEF iniciatis la unuajn paŝojn de kunlaborado inter esperantistaj fervojistoj. IFEF ĉi-jare kongresis en Hispanio, en la urbo Malago, ĝuste por festi sian jubileon en la sama lando kie ĝi naskiĝis.



La 71-a IFEF kongreso estis organizita kune kun la kongresoj de Hispanio (nacia) kaj de Andaluzio (regiona). Aliĝis ĉirkaŭ 180 homoj el 23 landoj, eĉ ekstereŭropaj (el Ĉinio, Japanio, Korea Popoldemokratia Respubliko kaj Brazilo). La kongresejo estas tre konvena por la aranĝo kaj bone ekipita per salonoj kun teknikaj instalaĵoj. Ankaŭ la loĝĉambroj estis komfortaj kaj kvietaj. Jes, kvietaj ĉar la strukturo estas parto de monaĥejo kaj seminario, kun malgranda preĝejo, en la alta parto de la urbo, ene de bela parko kun bela vegetaĵaro.


La elekto de samtempaj kongresoj estis farita por kunigi fortojn kaj doni al la partoprenantoj internacian etoson. La solena inaŭguro okazis en la granda salono de la kongresejo. Sur la podio ĉeestis la prezidantoj de la koncernaj asocioj, IFEF - HEF - AEU - LKK, reprezentanto de UEA kaj la urba skabenino pri kulturo. Post bonvenigaj salutvortoj de eminentuloj kaj el la partoprenantaj landoj, kaj post disdono de honoraj diplomoj, la prezidantino Rodica Todor per mallonga parolado deklaris malfermita la kongreson.


La programo estis riĉa kaj abunda kun parte samtempaj okazaĵoj. Krom la organizaj laborkunsidoj kaj plenkunsidoj de ĉiuj asocioj, okazis prelegoj fervojfakaj kaj ĝeneralaj. Temoj de la fakaj prelegoj estis ekzemple: “Hyperloop” en Hispanio, la konstruado de grandrapida fervojlinio en Sauda Arabio de Medino al Meko kaj la historio de malaga fervojo. Okazis ankaŭ prelegoj nerilataj al fervojo, konformaj al la kongresa temo “Enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon ĉe Eŭropa Unio”. 


Komencantoj havis eblon sekvi E-kurson, komencintoj povis progresi en la parolado kaj aliaj povis elprovi sin en la KER-ekzamenoj.


La partoprenantoj ĝuis la sunon de la suda hispana urbo. La bela vetero permesis al ni ekskursi senprobleme al diversaj interesaj cellokoj, pri kiuj la organizantoj bone planis la vizitojn: al la urbocentro kaj botanika ĝardeno de Malago, al la urboj Granado, Rondo, Antekero, Kordovo kaj Zafarajo. Ĉi-lasta estis faka ekskurso: post aŭtobusa atingo de la altebenaĵo oni trovis malgrandan fervojlinion kun vagonareto tirata per malgranda vaporlokomotivo. La veturdaŭro estis je ĉirkaŭ 30 minutoj tra belega natura pejzaĝo.




La vespera kultura programo ofertis al la ĉeestantoj altnivelajn prezentaĵojn pri loka kulturo kun arĉorkestro “Koncerto Malaga”, “Rocìo Alba” kun kantoj kaj dancoj en la flamenka stilo, esperanta kaj internacia kulturo per teatraĵoj, poemoj, kantoj, en Esperanto, el Italio, Nederlando, Serbio kaj la tuta mondo.


La fermoj okazis en du diversaj tagoj, tiuj de la hispana kaj la andaluzia dimanĉe, tiu de IFEF marde. Per transdono de la IFEF-flago al germanaj kolegoj la kongreso ĉesis, sed ankoraŭ ne finiĝis. La programo daŭris ankoraŭ du tagojn per aldonaj ekskursoj por kelkaj kongresanoj, ĝis la sekva lundo, kun postkongresa ekskurso al norda Maroko.


Sidante, maldekstren:  Vito Tornillo(sekretario ); Rodica Todor (Prezidantino ); Ladislav Kovař (redaktoro ); starante, maldekstren : Jan Niemann (teknika komisiono ); Laurent Vignaud (kasisto ).

 

Transdono de IFEF-flago al la organizantoj de la venonta 72-a IFEF-Kongreso en Germanio. 

  

LKK-anoj de la 72-a IFEF-kongreso prezentis al la publiko la venontan kongresurbon per lumbildoj kaj historiaj klarigoj. Ankaŭ venontjare la kongreso estos triopa, ĝi okazos en duŝtata urbo ligita per pontoj: Frankfurt ĉe Oder kaj Słubice, en germana kaj pola teritorioj. Do en ĝi kongresos IFEF, Germanio kaj Pollando. La dato estas de la 29-a de Majo ĝis la 5-a de Junio 2020. La komuna kongresa temo estos “Najbaroj”, la kongresa nomo “Transponta Kongreso” mallonge “TRAKO”.


Fine ĉiuj esperantistoj adiaŭis per “ĝis revido la venontan jaron”!


Vito Tornillo


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments