El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Promenado en la Internacia Hortikultura Ekspozicio de Pekino (I): kuniĝo de montoj kaj riveroj

| 2019-05-15
Bookmark and Share

de SU YIJUN


“Vidu la belan pejzaĝon ĉi tie, ni fotu”, 60-jara virino vokas siajn kunulojn. En la ejo de Internacia Hortikultura Ekspozicio (IHE), vi povas vidi fotantajn vizitantojn ĉie, en diversaj pozoj.


Ĉie estas fotantaj vizitantoj en diversaj pozoj (fotita de Zhao Xi)


IHE de Pekino troviĝas apud la Granda Muro, ĉe la rivero Guihe. Post sia malfermo en la 29a de aprilo, la ekspozicio akceptas milojn kaj milojn da vizitantoj ĉiutage. Ĝi estas la plej altnivela kaj granda ekspozicio en Ĉinio post IHE 1999 en Kunming kaj Internacia Ekspozicio 2010 en Ŝanhajo.


Montoj kaj rivero kuniĝas.


La pekina IHE sekvas la principon "Verda Vivo, Bela Vivo". Malproksime de ĝi staras la monto Haituo, la dua plej alta monto de Pekino. Apude fluas la rivero Guihe. Sude de tiu rivero situas la ekspozicio, kiu estas konstruita en Arbara Parko de la Rivero Guihe kaj bone reflektas la ideon “miksiĝas ĝardeno kaj naturo, kuniĝas ĝardeno kaj koro”.


La Ĉina Pavilono rigardata tra la kampo plena de floroj


La tuta areo de la ekspozicio estas ĉirkaŭ 503 hektaroj, dividita en kvar partoj: kerna eksponejo, montrejo, servejo kaj akva areo. La kerna eksponejo kovras areon de ĉirkaŭ 160 hektaroj, inkluzive de pavilonoj kaj ĝardenoj. Tie estas loko por prezenti hortikulturajn teknikojn el la tuta mondo.


La pekina IHE utiligas la spertojn de antaŭaj Hortikulturaj Ekspozicioj. La novaj konstruaĵoj harmoniiĝas kun la naturo, kaj kune kun montoj, riveroj, vilaĝoj kaj ĝardenoj de la distrikto Yanqing fariĝas bela pejzaĝo.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments