El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Tro: bonega albumo de Ale kaj Vojaĝo

| 2019-05-16
Bookmark and Share

Vojaĝo estas nova muzikgrupo en Esperantujo, kiu lanĉis sian unuan Diskon, Planedo Nia (legu la recenzon ĉi tie: http://www.espero.com.cn/2018-12/27/content_74317327.htm), pasintjare. Evidentiĝis en tiu albumo, ke Vojaĝo estas aro da bonaj muzikistoj kun tre interesa muzikprojekto, tamen la disko ne tiom bone spegulis tion, kaj aŭskultante ĝin foje mi havis la impreson, ke la bando ne sukcesis plene disvolvi sian kreemon, foje mankis iom da aŭdaco, eble instigo.


Tro ĝojigis min dufoje. La unua fojo simple pro ĝia ekzisto, kiu atestas la viglecon kaj entuziasmon de Vojaĝo, kiu sukcesis lanĉi du albumojn en tiom mallonga tempo. La dua fojo estis kiam mi aŭskultis ĝin kaj konstatis, ke la partopreno de Ale Kosabela en tiu ĉi disko kontribuis por krei albumon plenan de kreemo kaj saĝe elpensitan, en kiu la kunigo de unuopaj kanzonoj kreas tutaĵon. Ĝuste tiu sento de tutaĵo mankis en Planedo Nia, kiu havas kelkajn elstarajn kanzonojn, tamen sonas kiel aro da kantoj.


Ale Kosabela estas sperta muzikisto de Esperantujo, kies muzikprojekto, plena de eksperimentado kaj influoj, ŝajnas bone agordiĝi kun tiu de Vojaĝo. Tiel kreiĝis mirinda partnereco, kiu donis al Ale bonkvalitajn muzikistojn, kaj al Vojaĝo spertulon kiu kontribuis por doni nordon al la disko, kiu komenciĝas kaj finiĝas per interesaj kanzonoj tre eksperimentaj, kiuj faras kvazaŭ prezenton kaj konkludon de la disko.


Inter tiuj kantoj muziko evoluas kaj fariĝas pli kaj pli danciga. Tio komencas per “Rajdu sur la Luma Ĉeval’”, kiu evidentigas alian flankon de la partnereco: la mirinda harmonio inter la voĉo de Ale kaj la ludstilo de Vojaĝo. “Tro”, la kanzono kiu nomis la albumon, estas alia kies melodio estas aparte atentiga (kaj danciga).


Ankaŭ tre plaĉis al mi aŭskulti registritan version de Raŭkaj Krioj de la Ver’, kiujn Ale prezentis al mi antaŭ kvar jaroj dum koncerto. La aranĝo kreita por tiu ĉi kanto estas laŭdinda, ĝi donis tre mildan, pufan etoson, al kanzono kies temo estas... furzo! La teksto de tiu ĉi kanto estas amuza, tamen santempe kun iom da ĉarmo kaj profundeco. Aliaj kanzonoj ne entenas tiom da spriteco, tamen la tekstoj estas ja bonaj. “Floroj de la Kosma Ĝarden’”, dueto inter Ale kaj Anna Burenius (La Perdita Generacio) belege sonas. Finfine, Ĵomart kaj Nataŝa ankaŭ partoprenis en tiu ĉi disko, per la kanto “Simplaj Vortoj”.


Estas impresa la listo de muzikistoj partoprenintaj en tiu ĉi albumo, inter ili Flavio Fonseca el Brazilo, Amir Hadziahmetovic (Esperanto Desperado) el Bosnio/Danio kaj Pancho Corrao (Strika Tango) el Argentino.


Kvankam la albumo nomiĝas Tro, ĝia prezo ne estas troa, do mi rekomendas al vi ĝin aĉeti en la retejo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/ale-kosabela-la-porkoj-strika-tango-111/4-tro.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas aŭskulti la diskon senpage per reta elsendo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments