El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venu al Nujiang por koni kiel ĉinoj helpas malriĉulojn en regiono de nacimalplimultoj

| 2019-05-16
Bookmark and Share


Nujiang-a Lisu-nacia Aŭtonoma Subprovinco situas en la okcidenta parto de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas la aŭtonoma subprovinco, kie kolektiĝas plej multe da nacioj kaj plej multaj malplimultaj nacioj kun malmultaj loĝantoj en Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ unu el la ĉefaj regionoj de dulong-nacio.



"Post fondiĝo de la nova Ĉinio, Dulong-nacio forlasis la primitivan kultivadon per fajro kaj tranĉilo kaj nun la nacio liberiĝis de longtempa malriĉeco." Tion skribis Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, la 10an de aprilo 2019, en sia letero al la dulong-anoj. Li skribis ankaŭ "Liberiĝo de malriĉeco estas nur la unua paŝo, vi havos pli belan vivon. Mi esperas, ke vi plue klopodos kaj kunagos por pli bone konstrui vian hejmlokon, gardi landlimon kaj krei pli brilan morgaŭon!" La rakonto de la nacio pri ĝia liberiĝo de malriĉeco altiris rigardojn de la mondo.



La 16an de aprilo, raportistoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) vizitis Nujiang. Veturante norden laŭ la bela ŝoseo, ni vidis multe da konstruataj vilaĝoj kaj renovigataj domoj surmontaj.



Post 13-hora veturado de 300 kilometroj, la raportistoj atingis la subgubernion Dulongjiang. Ĝi, situanta ĉe la bordo de pitoreska Dulong-rivero, estas urbeto kun komenca moderneco. Ĉe ĝia strato Kongdang estas bela lernejo por naŭjara lernado. Ĝiaj brilaj kaj larĝaj klasĉambroj, novstilaj kaj apartaj manĝejo kaj biblioteko igis ĝin unu el la ĉefaj konstruaĵoj de la loko. "Ni bonvenigas elstarajn instruistojn por ke la lernejo fariĝu lulilon de talentuloj." Tion diris Yin Jianlong, instruisto de la lernejo. Dulong-anoj kredas, ke nur klereco povas ŝanĝi la estontecon de la antikva nacio.




Daŭre norden laŭ la ŝoseo, la raportistoj atingis la urbeton Bingzhongluo, okaze de loka tradicia festo. En la bazaro videblis multaj varoj kun naciaj trajtoj. "Fakte, en la lastaj jaroj, la plej granda ŝanĝo por ni estas ŝanĝo pri penso. Ni havas pli malferman kaj pli memfidan sintenon pri fremdaj aferoj." Tion diris Wang Yanfang el la vilaĝo Qiunatong.



La lasta celloko de la vojaĝo estas la vilaĝo Laomudeng. Tie, blankaj muroj, ruĝaj tegmentoj kaj domoj estas spegulitaj en verda akvejo, kio prezentas ĉarman kvietecon. La vilaĝo disvolvas gastejojn utiligante la nemateriajn kulturajn heredaĵojn de nu-nacio. "Nia nacio havas nur lingvon, sed ne skribon. Do, ni nur povas heredigi kaj disvolvi nian tradician kulturon per prezentadoj kaj gastejoj." Tion diris Yu Wulin, heredanto de folkloraj kantoj de nu-nacio. La vilaĝo, kun riĉaj resursoj de naciaj kulturo kaj bona medio, klopodas por fariĝi turisma vilaĝo kun nu-naciaj trajtoj taŭga por loĝado, entreprenado, turismo kaj ripozado.



Post finiĝo de la 6-taga oficvojaĝo, Ma Li, raportisto de redakcio de China Today, sub ĈIEG, skribis en sia verko: "Dum la intervjuo en Nujiang ni vidis senĉesan penadon de dulong-anoj, iliajn serĉadon kaj aspiron al la feliĉa vivo, planadon kaj entreprenadan pasion de lokaj kadroj kaj vilaĝanoj, disvolvadon kaj malriĉec-mildigon de la vilaĝo. Ni dankas la grandan epokon, kiu kondukis nujiang-anojn sur la vojo por penado kaj progresado."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments