El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Promenado en la Internacia Hortikultura Ekspozicio de Pekino (II): Internacia Pavilono unika

| 2019-05-17
Bookmark and Share

de SU YIJUN


Enirinte la ekspoziciejon de la pordo-3, oni povas vidi la Internacian Pavilonon, kiu konsistas el 94 kunigitaj "flor-ombreloj".


Krom sunŝirmado, la ombreloj ankaŭ havas verdajn kaj teknikajn funkciojn. Konsiderante la ŝanĝojn de sezonoj, ili havas neĝfandigan kablon ĉe la supro, kaj internan tubon por fluado de pluvakvo. La tubo estas konektita kun akvokolektejoj sub kaj surteraj. Dum la pekina IHE, la Internacia Pavilono funkcias por ekspozicioj de landoj kaj internaciaj organizoj, kaj okazigo de monda konkurso pri hortikulturo.


Flor-ombreloj de la Internacia Pavilono


En la pavilono, amasiĝas viglaj homoj. Naciaj budoj estas aranĝitaj kun lokaj trajtoj. Super la birma budo estas multkoloraj ombreloj kaj pupoj. Ĉe madagaskara budo estas pajla dometo kun nacia flago. En la budo de Ĉeĥio, troviĝas, krom delikataj kristalaĵoj, ankaŭ pupego de talpo, kiu iam populariĝis en Ĉinio. La pupego, alta kiel homo, allogis rigardojn de multaj homoj, kiuj alvenas por foti kun ĝi.


La tegmento kun ombreloj super birma budo


La budo de Madagaskaro


La talpo ĉe la ĉeĥa budo (fotis Zhao Xi)


Altiris vizitantojn ankaŭ diversaj varoj en landaj budoj, ekzemple lignoĉizaĵoj de zambia budo, brodaĵoj de taĝika budo, antikvaj sapoj de Alepo en siria budo, legendaj vinoj de moldava budo. Vizitantoj kaptis tiun raran ŝancon kaj aĉetis specialajn produktaĵojn. Samtempe ili ankaŭ fotiĝis kun deĵorantoj el diversaj landoj.


Lignoĉizaĵoj de zambia budo


Vinoj de moldava budo


Vizitanto fotiĝas kun deĵorantoj


La Internacia Hortikultura Ekspozicio de Pekino ne nur donas montrejon al multkoloraj kulturoj, sed ankaŭ ŝancon por interŝanĝoj inter landoj. Ĉinio pretas labori kun aliaj landoj por pli bone konstrui la belan mondon.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments