El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rezulto de eŭropa enketo: Huawei estas senkulpa

| 2019-05-22
Bookmark and Share


La rezulto de eŭropa enketo pri produktoj de la teknologia kompanio Huawei pruvis senkulpecon de Huawei. Tion diris Lu Kang, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, en gazetara konferenco, la 20an de majo.


Ĵurnalisto demandis: "Laŭ raporto de germana amaskomunikilo, post multjaraj ekzamenoj Britio, Germanio kaj Eŭropa Unio ne trovis evidentan postpordon en produktaĵoj de Huawei, dum sekurecaj rompoj estis ofte trovitaj en produktaĵoj de la usona kompanio Cisco kun pli ol 10 okazaĵoj ekde 2013. Kiel Ĉinio komentas pri tio?" 


"Ni tre volas aŭskulti la komenton de Usono pri tio," Lu diris. Li aldonis: "La internacia komunumo eble ne havas grandan esperon sur Usonon, ĉar ekde Prism-evento Usono restas silenta pri la akuzo, ke Usono faras kontraŭleĝajn interretajn atakojn kaj ŝtelojn."


Lu diris, ke por gajni maljustan avantaĝon en konkurado, Usono senpruve faras famon pri alilanda entrepreno.


"La konkludo de eŭropaj enketoj pruvis, ke Huawei estas senkulpa, kaj montras, ke Uson faras premon sur alilandan entreprenon per ŝtata forto," Lu aldonis.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments