El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prezidanto de Ĉina Konsilio por Antaŭenigo de Internacia Komerco: komerca malekvilibro inter Ĉinio kaj Usono estas falsa propozicio

| 2019-05-24
Bookmark and Share

Laŭ Gao Yan, prezidanto de Ĉina Konsilio de Antaŭenigo de Internacia Komerco, komerco estas elekto de dulandaj kompanioj kaj konsumantoj surbaze de iliaj volo kaj bezono. Usono opinias, ke ĝi havas grandan malfavoran komercan saldon en komercado kun Ĉinio, ĉar ĝi alprenis unuflankan kalkulon kaj neglektis influon de aliaj faktoroj, ekzemple influo de servo-komerco kaj translanda investo al komerco, kaj sia limigo al eksporto de alt-teknologiaj produktoj. Do falsa propozicio estas malekvilibro de komerco inter Ĉinio kaj Usono. 


Por bone kompreni la veron de ĉina-usona komerco, multaj ĉinaj kaj eksterlandaj fakuloj faris ampleksan kalkulon. Ili opinias, ke oni ne devas preteratenti influon de translanda investo al komerco. Ili rekomendas, ke la kalkulo laŭ "favora komerca saldo surbaze de posedrajto" povas pli bone montri la fakton de la dulanda komerco.


Laŭ la kalkulo, la favora komerca saldo = (eksport-sumo de Ĉinio al Usono + vendosumo de ĉinaj kompanioj en Usono) - (eksport-sumo de Usono al Ĉinio + vendosumo de usonaj kompanioj en Ĉinio). Interalie, la sumo inkludas tiujn de komercoj pri varoj kaj servo. En 1960, usona ekonomikisto Stephen Herbert Hymer diris, ke la internacia investado de usonaj kompanioj faros efikon sur ilia eksporto.  


Fakte, Usono jam konsciis la mankon en la kalkulo, kaj ekde la 1990aj jaroj ĝi ekuzis la kalkul-framon surbaze de posedrajto. Komence de 2019, fakulo de germana banko publikigis similan raporton.  


Laŭ donitaĵoj el la Usona Buroo de Ekonomia Analizo kaj kalkulo de "favora komerca saldo surbaze de posedrajto", inter la jaroj 2009 kaj 2017, la favora komerca saldo surbaze de posedrajto reduktiĝis jaron post jaro. Ekzemple, en 2017, la favora komerca saldo de Ĉinio al Usono estis nur 45.3 miliardoj da usonaj dolaroj. Se ni aldonos ĉiujn usonajn kompaniojn investantajn en Ĉinio, la skalo de favora komerca saldo pligrandiĝis de 14.5 miliardoj ĝis 160.4 miliardoj da usonaj dolaroj inter la jaroj 2009 kaj 2017.


Per tiuj donitaĵoj, ni povas vidi, ke la komerco inter Usono kaj Ĉinio estas reciproke profita kaj kungajna. La komerco rilatas al profitoj de la du popoloj. Ni esperas, ke Usono bone rigardos la mondan cirkonstancon kaj ne fabrikos politikan logikon por distordi la veron de komercaj rilatoj inter la du landoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments