El Popola Ĉinio>头条新闻>

Stephen Roach: Preteksto de Trump por kritiki Ĉinion estas malsolida

| 2019-05-27
Bookmark and Share

de SUN LIPENG, vicesploristo el Ĉina Instituto de Modernaj Internaciaj Rilatoj



Lastatempe la registaro de Trump refoje aldonis tarifojn al ĉinaj varoj kaj fosis kavon sub ĉina teknika kompanio, dezirante, ke Ĉinio tutflanke cedu en komerco, kaj tio ja estas tipa brido. La tiranaj agadoj puŝas la ĉina-usonajn komercajn rilatojn al danĝero.


Pro tio, raciaj voĉoj eliĝas el Usono. Konataj kleruloj kaj komercaj elitoj kritikas la frenezajn politikojn de Trump pri komerco kun Ĉinio.


En sia artikolo, la konata usona ekonomikisto Stephen Roach malkovras, ke Trump volas kaŝi la profundan problemon de usona ekonomio kaj prenas Ĉinion kiel la propekan kapron. La analizo de profesoro Roach klare montras, ke la preteksto kaj starpunkto de Usono estas malsolidaj.


Usono kaŭzas la problemon


Roach diris, ke Usono havas grandan malfavoran komercan saldon kun Ĉinio, kaj samtempe ĝi havas komercan deficiton kun 102 landoj, kio estis kaŭzita de malalta depon-ratio kaj divido de industria laboro tutmonde. Usono kulpigas Ĉinion pri ĝia komerca deficito, kio estas klara, ke ĝi serĉas pretekston por sia enlanda problemo. La objektiva analizo pruvas, ke estas Usono, kiu kaŭzas sian grandan komercan deficiton.


Unuflanke, malalta depon-ratio kaŭzas komercan malekvilibron de Usono. Laŭ plej freŝaj donitaĵoj el Federacia Rezerv-Sistemo de Usono, en la kvara trimestro pasintjare la neta depon-ratio de Usono estis nur 2,8%. Delonge, la depono estas malpli alta ol investo en Usono, kaj tio decidas, ke ĝi devas allogi amason de fremda investo per supergajno de kapital-konto. Tio nepre rezultigas oftan deficiton de kapital-konto, kaj la komerca deficito estas neevitebla.


Aliflanke, la internacia industria divido estigas tion, ke Ĉinio havas favoran komercan saldon kaj Usono profitas. Kun disvolvado de tutmonda valor-ĉeno, internaciaj kompanioj precipe tiuj el Usono eksportas primarajn produktojn al Ĉinio por prilaboro, ĉar la produkt-kosto, labor-divido kaj infrastrukturo estas malkostaj en Ĉinio. La prilaboritaj produktoj estas eksportataj al Usono kaj aliaj landoj. Ĉinio estas la monda centro de prilaboro. Ĝi akiras malaltan gajnon el prilaboro, kaj internaciaj kompanioj de Usono multe profitas. Tamen Usono kulpigas Ĉinion pri ĝiaj importitaj varoj prilaboritaj en la tuta mondo.


La kialo estas tre simpla, kompreneble ĝin ankaŭ la registaro de Trump scias. Tial la sola klarigo estas, ke la registaro de Trump ŝajnigas sin nescia. Ĝi ne volas radikale realigi komercan ekvilibron. Tio estas nur preteksto por premi Ĉinion en komerco kaj bridi Ĉinion.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments