El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guizhou disvolvas grand-datuman industrion

| 2019-05-28
Bookmark and Share

Ekspon-centro de ampleksa grand-datuma prov-zono en Guizhou. Fotis raportisto Zheng Xiongzeng el Guiyang-a Tagĵurnalo.


Inter la 26a kaj 29a de majo en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio, okazas la Ĉina Internacia Ekspozicio de Grand-Datuma Industrio 2019. 


Dume estas naŭ altnivelaj dialogoj kaj 53 forumoj. La ekspozicio altiras preskaŭ 25 000 ĉeestantojn kaj 448 entreprenojn el 55 landoj kaj regionoj. Interalie, estas 39 (pasintjare 15) el la 500 potenc-firmaoj listigitaj en la gazeto Fortune, kaj la kompanio Huawei kaj aliaj altteknikaj kompanioj publikigos siajn plej novajn produktojn.


La ekspozicio temas pri la fokusaj kaj malfacilaj punktoj de la granda datumo, kaj liveras novajn rimedon kaj vojon al la estonta disvolvado de la granda datumo.


La ekspozicio, fondita en 2015, jam okazis kvar fojojn, kaj fariĝis ventomontrilo de disvolvado de la granda datumo tutmonde.


Pro favoraj geografia kaj klimata kondiĉoj, malmultkosta kaj stabila elektroprovizo kaj registara subteno, grand-datumaj centroj de multaj kompanioj estis fonditaj en Guizhou. Nun la unua-fazaj projektoj de la datum-centroj de la tri telekomunikaj kompanioj de Ĉinio, nome China Unicom, China Telecom kaj China Mobile, estis finkonstruitaj, kaj iliaj duafazaj projektoj estis startigitaj; la grand-datuma centro Verda Tunelo de la kompanio Foxconn estas funkciigata; grand-datumaj centroj por la kompanioj Huawei kaj Apple estas sinsekve konstruitaj. Laŭ kalkulo, troviĝas 9 500 grand-datumaj kompanioj en Guizhou.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments