El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trovita kialo de komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono

| 2019-05-28
Bookmark and Share

de BIAN YONGZU el Chongyang-a Instituto pri Financa Studado sub Renmin-Universitato


Kial Usono persekutas Ĉinion?


Pli ol unu jaro pasis post la eksplodo de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, retrorigardante la procezon ni povas vidi du evidentajn fenomenojn: unue, Usono ne profitis de la konflikto. En 2018 la favora komerca saldo de Ĉinio al Usono duafoje en sinsekvaj du jaroj novigis la rekordon depost 2006. La sumo de la favora saldo estis 2.14 duilionoj da juanoj, kun kresko je 14.7% -- evidente la komerca milito tute ne povas solvi la komercan problemon de la du landoj. Due, Usono montras fortan maltrankvilon kaj blindan agadon. Unuflanke la usona registaro multfoje reprenis siajn promesojn, krom la lasta fojo, fakte en la dua interkonsiliĝo pasintjare Usono jam akiris kun Ĉinio la komunan konon ne fari komercan militon, sed post nur 10 tagoj, la usona flanko anoncis altigi tarifon de 50 miliardoj da ĉinaj produktaĵoj eksportotaj al Usono. Aliflanke, koncernaj personoj de la usona registaro senĉese grandigas la komercajn problemojn kaj kulpigas Ĉinion. Ekzemple, usona vicprezidanto Pence listigis "4 krimojn" de Ĉinio kiam li prelegis en Hudson-Instituto, kaj eksa usona financ-ministro Paulson eĉ menciis pri "komerca fer-kurteno" kiam li prelegis en Singapuro novembre 2018... Ĉio tio montris la maltrankvilon de Usono.


Kial okazas la komerca konflikto?


Kial Usono plenforte provokis la komercan konflikton, kiu malutilas al aliaj kaj ne profitigas ĝin mem? Iuj fakuloj diris, ke Ĉinio skuas ĝian hegemonion, sed tio ne estas fakto. Usono restas la monde plej forta superreganto, ĝi estas la plej granda profitanto en la nuna internacia ordo. Se temas pri ĝia relativa malfortiĝo, tio fakte estas kaŭzita de seriaj militoj fare de ĝi en Irako, Afganio, Sirio kaj aliaj lokoj. La militoj ne nur doloris fremdlandajn popolojn, sed ankaŭ konsumis ĝian propran forton.


Se ni atente analizas, ni povas trovi, ke la maltrankvilo de Usono venas de ĝia malfortiĝo en kreiva povo. En la 20-a jarcento, la interreto fondita en Usono antaŭenpuŝis la trian industrian revolucion. Post tio aperas teknikoj kiuj povas naski tutgloban kaj profundan revolucion. Tio longdaŭre influas disvolvadon de la usona ekonomio. Laŭ la postul-flanko, tio certe kaŭzas malmultiĝon de invest-postulo, kaj samtempe la malfortiĝon de konsum-postulo. Tradiciaj industrioj devas fermi fabrikojn aŭ translokiĝi al malaltkosta regiono. Pli da mono estas ĵetita al nemoveblaĵa industrio kaj komplikaj financaj produktaĵoj, kaj tiel formiĝas giganta ŝaŭmo, kiu estas nekomprenita de plejpartaj homoj kaj certe krevas iutage. La financa krizo okazinta en 2008 estas ekzemplo. Laŭ la vido de proviz-flanko, novaj teknikoj progresas malrapide, kaj tio reduktas la ekonomian kreskadon kaj ekvilibran interezon. 


Dume, la disvolviĝantaj landoj, kun Ĉinio kiel reprezentanto, akiris grandan progreson en teknikoj. Ekde la jaro 2010, la sumo de patento-petoj de Ĉinio jam ĉampioniĝis en sinsekvaj sep jaroj, kaj esplorantoj de la lando same estas monde plej multaj. Rigardante laŭ la vido de firmaoj, la petoj pri PCT-patentoj de la kompanio Huawei okupas la unuan lokon en la mondo, kaj inter ili 33% temas pri 5G-teknikoj. Huawei ne nur estas firmao, sed ankaŭ konstruas grandan ekologian sistemon inter supra kaj malsupra basenoj. Do, tiel ni vidis, ke tuj post publikigo de anonco pri puno al Huawei, la prezo de akcioj de usonaj entreprenoj pri teknikoj multe falis. Do, Huawei ankoraŭ ne estas influita, usonaj firmaoj jam vundiĝis.


Ĉinio brakumas la tempon de kreivo, kaj pretas kunĝui tion kun la mondo.


Ĉinio estas la plej granda industria lando kaj konsuma merkato en la mondo, la diverseco de ĉinaj ekonomio kaj konsumo aperigas la diversecon de postulo, kaj fariĝas movforto por rapida kreskado de ĉinaj scienco kaj teknikoj. Fakte, Ĉinio kaj Usono ankoraŭ havas grandan ŝancon por kunlabori ĉi-flanke, ekzemple, kun alveno de la tempo de artefarita inteligenteco, riĉa datumaro kaj multa postulo de Ĉinio povas kunfandiĝi kun pliprogresintaj algoritmo kaj aparataro de Usono kaj tiel krei pli grandan kukon kaj plifeliĉigi la homaron. Tamen, Usono estas katenata de maltrankvilo, kaj ĝi devas pripensi pri la vortoj de ĉina prezidanto Xi Jinping "Pacifiko estas sufiĉe granda kaj povas enteni disvolvadon de Ĉinio kaj Usono".


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments