El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkcios la unua altrapida fervojo en Interna Mongolio

| 2019-05-30
Bookmark and Share


La 29-an de majo, trajno veturis de fervoja stacidomo en Ulanqab, Interna Mongolio, por kontroli la sekcion Ulanqab-Huai'an de la altrapida fervojo Zhangjiakou-Hohhot. 


La altrapida fervojo Zhangjiakou-Hohhot kun la totala longeco de 286.8 kilometroj estas grava trairejo liganta la nordokcidentan, nordan kaj nordorientan regionojn de Ĉinio. Laŭ antaŭvido, la altrapidaj fervojoj Zhangjiakou-Hohhot kaj Pekino-Zhangjiakou konstruata samtempe ekfunkcios antaŭ la fino de 2019, tial la tempo de trajna vojaĝo inter Hohhot kaj Pekino estos mallongigita al malpli ol tri horoj.


 Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments