El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiu venkis en la debato, Liu Xin aŭ Trish Regan?

| 2019-05-31
Bookmark and Share


Je 8:25 de la 30a de majo laŭ la pekina tempo, komenciĝis la publika debato inter Liu Xin, prezidantino de la ĉina amaskomunikilo China Global Television Network, kaj Trish Regan el la usona Fox Business. 


Liu, kiu sidis en pekina studio, aperis en la programo de Trish Ora Tempo per satelito. Tio estas la unua debato inter ĉina kaj usona televid-prezidantoj. Trish diris en la programo, ke tio estas senprecedenca dialogo en la televida historio de Usono, kaj Usono havas la ŝancon aŭskulti malsaman vidpunkton.


La du flankoj faris 16-minutan dialogon pri justa komerco, intelekta proprieto, Huawei, tarifo, pozicio de Ĉinio kiel disvolviĝanta lando kaj tiel nomata "ŝtata kapitalismo".


Kiam Trish parolis pri la damaĝo kaŭzita de la tiel nomata intelekt-proprieta ŝtelado de Ĉinio al Usono, Liu diris, ke Trish povas demandi la volon de usonaj kompanioj en Ĉinio, ĉu ili volas investi en Ĉinio, ĉu ili ricevas riĉan profiton en Ĉinio. Liu diris ankaŭ: "Mi konfesas, ke estas iuj kazoj pri atenco de intelekta proprieto en Ĉinio, tamen ili estas la problemoj de iuj kompanioj, kaj tiaj aferoj okazas ankaŭ en multaj kompanioj en la mondo, inkluzive de tiuj en Usono. Ili estas individuaj. Vi ne povas diri, ke ŝtelado de usona kompanio estas ŝtelado de Usono, aŭ ŝtelado de ĉina kompanio estas ŝtelado de Ĉinio." Liu klarigis, ke estas vasta kono, ke Ĉinio fortigas protekton de intelekta proprieto.


Trish demandis, ĉu la kompanio Huawei volas dividi siajn avantaĝajn teknikoj kun Usono. Liu respondis, ke per kunlaboro, interlerno kaj pago de Usono laŭ regularoj, ŝi kredas, tio estas senproblema. Ĉinio kaj Usono lernas unu de la alia. "Mi lernis la anglan lingvon de usona instruisto, kaj nun mi bezonas helpon de usona fakulo en laboro. Se ni povas kunlabori kaj fari aferojn laŭ leĝoj kaj regularoj, mi kredas, ke tio estas senproblema.


Pri tarifoj, Trish diris, ke en 2016 Ĉinio postulis altajn tarifojn je 9,9% sur 16% da varoj importitaj de Usono. Liu diris: "Redukti tarifojn estas bona ideo, tiel usonaj konsumantoj povas aĉeti ĉinajn produktojn je pli malmultekostaj prezoj, ankaŭ ĉinoj povas aĉeti usonajn produktojn je pli malmultekostaj prezoj. Ĵus vi menciis, ke la nuna mondo estas dominata de regularoj. Se unu flanko volas ŝanĝi regulon, ĝi devas akiri komunan konon de koncernata flanko. Usono ne devas fari malsaman trakton al Ĉinio, kaj redukti tarifojn postulas komunan decidon de plurflankoj. Nun ni plenumas la normon fiksitan antaŭ 20 jaroj, kaj ni ja devas ŝanĝi la regulojn pri tarifoj."


La debato vekis vastan atenton. Retanoj el sociaj retejoj diris, ke Trish ŝanĝis sian kutiman sintenon kaj ne koleris, kaj Liu estis deca kaj flue parolis.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments