El Popola Ĉinio>头条新闻>

Baldaŭ venos la Drakboata Festo

| 2019-06-05
Bookmark and Share


La Drakboata Festo en la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas tradicia festo de ĉinoj. Ĉi-jare ĝi estas en la 7a de junio.


La Drakboata Festo estas antikva festo, kaj ĝi devenas de la periodoj Printempo kaj Aŭtuno (770 a.K.-476 a.K.) kaj la Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.), kun historio de pli ol 2 000 jaroj.


La Drakboata Festo kune kun la Printempa Festo, la Festo Qingming kaj la Mezaŭtuna Festo estas la kvar grandaj tradiciaj festoj de Ĉinio. La kulturo de la Drakboata Festo havas vastan influon sur la tuta mondo, kaj ankaŭ iuj landoj kaj regionoj celebras la feston ĉiujare.


En septembro 2009 la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de UN sankciis enlistigi ĝin en la Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro, kaj ĝi fariĝis la unua ĉina festo en la listo.


Moroj de la festo



Estas multaj moroj pri la festo, kaj la ĉefaj du estas manĝo de zongzi-o (piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn) kaj drakboata konkurso. De antikveco ĉinoj havas la kutimon manĝi zongzi-on okaze de la festo. Drakboata konkurso estas populara en marbordaj lokoj de suda Ĉinio. Ĝi estas ŝatata de diversaj popoloj kaj fariĝis internacia post disvastiĝo en aliaj landoj. 


Kiel fari zongzi-on?



Por fari bongustan zongzi-on, ni devas unue trempi gluecan rizon en pura akvo por kelkaj horoj, sekve envolvi la gluecan rizon kaj farĉon en fragmitajn aŭ bambuajn foliojn, trie vindi la volvaĵon per fadeno por ke la farĉo ne disiĝu, fine vaporumi aŭ kuiri ilin en poto.


Kial oni manĝas zongzi-ojn ĉe la festo?


Laŭ popola legendo, la festo estas por memorigi la patriotan poeton Qu Yuan. Antaŭ kelkmil jaroj, Qu Yuan sin mortigis en Miluo-rivero. Por ke fiŝoj ne manĝu la kadavron de Qu Yuan, oni faris zongzi-ojn kaj ĵetis ilin en la riveron. Tiel ĉinoj havas la kutimon manĝi zongzi-on dum la festo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments