El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi tutmondan strategian stabilecon

| 2019-06-06
Bookmark and Share


Ĉinio kaj Rusio promesis fortigi nuntempan tutmondan strategian stabilecon en komuna deklaro subskribita de vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin.


La komuna deklaro diras, ke Ĉinio kaj Rusio konscias, ke la nuna internacia sekureco alfrontas seriozajn defiojn, kaj ili intencas profundigi strategian reciprokan fidon kaj plifortigi strategian kunordigon por firme protekti strategian stabilecon de la mondo kaj la regiono.


Ĉinio kaj Rusio rimarkis kun vigla atentemo la ekstreme danĝerajn agojn de iuj ŝtatoj, kiuj, pro siaj propraj geopolitikaj kaj eĉ komercaj interesoj, detruas aŭ adaptas la ekzistantan sistemon de armila regado kaj ne-disvastigo de amasdetruaj armiloj laŭ siaj bezonoj.


La deklaro mencias, ke ambaŭ flankoj urĝas aktive antaŭenigi la tri kolonojn, kiuj estas sennukleigo, ne-disvastigo de nukleaj armiloj kaj paca uzo de atoma energio. La du flankoj reasertis sian senŝanceliĝan devontigon senkondiĉe efektivigi la Komunan Ampleksan Agadplanon pri la irana nuklea demando kaj deklaris sian malakcepton de unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Irano.


Ĉinio kaj Rusio ankaŭ promesis antaŭenigi multflankecon kaj labori kune por konservi la sistemon de internaciaj mekanismoj pri ne-disvastigo kaj regado de nukleaj armiloj.


(ĈRI)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments