El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita la unua volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la kirgiza lingvo

| 2019-06-12
Bookmark and Share

La 8an de junio en la prezidenta loĝejo de Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizio, okazis lanĉa ceremonio de la unua volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la kirgiza lingvo kaj seminario de Ĉinio kaj Kirgizio pri administrado de lando. Al la aktivecoj ĉeestis Sooronbay Jeenbekov, prezidento de Kirgizio, Roza Otunbayeva, eksa prezidento de Kirgizio, Wang Xiaohui, konstanta vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Du Dewen, ĉina ambasadoro al Kirgizio, kaj aliaj invititoj.


Jeenbekov salutparolas en la lanĉa ceremonio. (fotita de Luo Man)


En sia salutparolo, Jeenbekov diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping estas unu el la plej influaj politikistoj en la nuno kaj estonteco, lia libro inkludas la resumon de la disvolvaj spertoj de Ĉinio, opiniojn pri la direkto kaj vojo por la lando en estonteco kaj konceptojn kaj proponojn de la lando pri ekonomio, sekureco, ekologio kaj aliaj temoj kune vizaĝataj de la mondo. Li diris, ke Kirgizio antaŭenigas reformadon de politiko, ekonomio kaj laŭleĝa regado, kaj modernigon de administra sistemo, sekve la libro helpos kirgizajn politikistojn, oficistojn kaj legantojn akiri spertojn.


En la ceremonio Otunbayeva (la dua de dekstre), Bakirov (la unua de dekstre), vicprezidanto de kirgiza parlamento, Wang Xiaohui (la dua de maldekstre) kaj Du Dewen (la unua de maldekstre) kune senvualigas la libron. (fotita de Luo Man)


Entute 300 invititoj de ambaŭ landoj ĉeestis al la lanĉa ceremonio kaj la seminario. Ili diskutis pri la unua volumo de la libro, kaj opinias, ke la eldono de tiu ĉi libro en kirgiza lingvo helpos kirgizajn popolanojn profunde kompreni modernan Ĉinion kaj la penson de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj. Tio plue akcelos la komunan disvolvadon per amika kunlaborado inter dulandaj popoloj.



Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments