El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taĝikio estas bona najbaro de Ĉinio

| 2019-06-13
Bookmark and Share

Nacia Muzeo de Taĝikio, fotita en la 20a de septembro 2016


Invitite de taĝika prezidento Emomali Rahmon, de la 14a ĝis la 16a de junio ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo la kvinan pintkunvenon de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio kaj faros ŝtatan viziton al la lando.


Taĝikio, lando sur altaj montoj, estas bona najbaro de Ĉinio. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj, ĉina sendito Zhang Qian dufoje vojaĝis al la okcidentaj regionoj, kaj malfermis kaj la konatan Silkan Vojon kaj la historion de amikaj rilatoj inter la ĉina kaj taĝika popoloj. Nun la du landoj kune disvolvas la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj alportas novan viglecon al la antikva lando laŭlonge de la Silka Vojo sur Pamiro. 


En la lastaj jaroj la dulandaj gvidantoj plurfoje renkontiĝis kaj antaŭenigis la integriĝon de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj taĝika disvolva strategio antaŭ 2030. En aprilo taĝika prezidento Emomali Rahmon ricevis komunan intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj. Li diris, ke Taĝikio konstante opinias, ke kunlaboro kun Ĉinio havas strategian signifon. Taĝikio havas abundajn resursojn en personaro, agrikulturo, minado kaj hidroelektro, kaj deziras disvolvi reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio kaj plenumi pli da projektoj. 


Dulandaj interŝanĝoj pri edukado kaj kulturo pliiĝas kaj amikeco inter la du popoloj profundiĝas. En Taĝikio estas du konfuceaj institutoj kaj unu konfucea kurso, kaj iuj universitatoj kaj mezlernejoj funkciigas ĉinlingvajn kursojn. Pliiĝas la nombro de taĝikoj lernantaj en Ĉinio, kaj Ĉinio fariĝis la dua plej granda cellando, post Rusio, por taĝikaj studentoj.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments