El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

La unua ĉino kiu kuris de Antarkto al Arkto

| 2019-06-17
Bookmark and Share


Li kuradis de Antarkto al Arkto en 433 tagoj, kaj la tuta distanco superis 24 000 kilometrojn, ekvivalentan al 600 maratonoj, kovrinte 65 urbojn de 14 landoj. 


Li estas la unua ĉino kiu kuris de Antarkto al Arkto.


Li nomiĝas Bai Bin kaj venas de la provinco Guizhou. Antaŭe li ĉampioniĝis en kelkaj konkursoj pri subĉielaj sportoj. 



La 2-an de marto 2018, Bai Bin komencis sian vojaĝon por "transiri la Teron". Li kaj lia sekur-garda teamo ekiris de la ĉina scienc-esplora stacio Granda Muro en Antarkto al nordo, transpasinte la landojn Ĉilio, Argentino, Peruo, Ekvadoro... Li kuradis pli ol 70 kilometrojn tage kaj 24 000 kilometrojn entute, ekvivalentan al 600 maratonoj.


Bai Bin kaj teamano fotiĝas ĉe la stacio Granda Muro, Antarkto, antaŭ ekiro.


"La plej granda defio dum la vojaĝo estas Darien Gap, unu el la plej nekonataj kaj danĝeraj lokoj en la mondo. Ni devis daŭrigi la vojaĝon nur per akvovojo." Konsiderante sian propran sekurecon kaj integrecon de la linio, Bai Bin decidis iri al Barnabas per kajako sur la Kariba Maro. Li sole drivis dum 9 tagoj.


Bai Bin kajakas sur la Kariba Maro.


Sur la vojo de 24 000 kilometroj, serio da necertaj faktoroj kaj financaj problemoj okazis ĉe Bai Bin, kaj li multfoje pensis forlasi la vojaĝon, sed finfine insistis pro emociiĝo.


Kiam li atingis malsamajn landojn, multaj lokanoj donis al li manĝaĵojn kaj kuris kun li por kuraĝigi lin post kono pri lia rakonto.


Bai Bin kaj lokanoj


Bai Bin volas kuri senhalte, kaj Arkto ne estas la fino por li. Lia plej granda revo estas "kuradi ĉirkaŭ la mondo".


Lia sekva plano estas kuri suden de Arkto al Antarkto kaj ligi la lokojn, kiujn li ankoraŭ ne atingis, per sia kurado.


"Por mi, la vivo ne temas pri plezuro, sed pri senĉese superi min mem." Bai Bin diris, ke li daŭre defios sin por realigi sian valoron.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments