El Popola Ĉinio>头条新闻>

Naciaj donacoj de Ĉinio kaj Rusio

| 2019-06-18
Bookmark and Share

Rusa prezidento Putin gratulas ĉinan prezidanton Xi pro lia 66a naskiĝtago.


Matene de la 15a de junio en la taĝika urbo Duŝanbo, antaŭ la kvina pintkunveno de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio, rusa prezidento Vladimir Putin veturis al la hotelo, kie ĉina prezidanto Xi Jinping loĝis, por gratuli lin okaze de lia 66a naskiĝtago. Putin donacis al Xi glaciaĵon, kaj Xi donacis ĉinan teon al Putin.


Glaciaĵo, "nacia donaco" de Rusio


Parolante pri rusa glaciaĵo, ni devas mencii ĝian "figuran ambasadoron" Putin. En 2000, Putin invitite ĉeestis ekspozicion pri armiloj. Li, kiu devas esti gravmiena, estis allogita de loka glaciaĵo, kaj manĝis kvar! Li ne forgesis doni bonan prijuĝon post manĝado. Antaŭ du jaroj en internacia ekspozicio pri aviado kaj aerospaco en Moskvo, prezidento Putin aĉetis glaciaĵon ne nur por si mem, sed ankaŭ por siaj akompanantoj.


Putin regalas siajn akompanantojn per glaciaĵoj.


Putin kunportis skatolon da glaciaĵoj kiel nacia donaco al Ĉinio en la pintkunveno de G20 en Hangzhou, Ĉinio.


Pro tio la rusa glaciaĵo fariĝis populara en Ĉinio. Multaj rusaj glaciaĵ-fabrikoj turnas sian atenton al la ĉina merkato kun granda postulo. Nun rusa glaciaĵo estas aĉetebla en multaj ĉinaj superbazaroj.


Te-babilado


Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barata ĉefministro Narendra Modi 


En aprilo 2018, ĉe Donghu-lago en Wuhan, Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barata ĉefministro Narendra Modi havis neoficialan renkontiĝon. Ili gustumis la brunan teon Lichuanhong kaj la verdan teon Enshi Yulu el Enshi. Laŭ rememoro de te-servisto, la barata ĉefministro Modi estis tre kontenta pri te-gustumado. Li kaj trinkis teon kaj rakontis sian sperton pri te-vendo en infaneco. Ĉar la du ŝtatgvidantoj bone konis teon, ili agrable interparolis. La planita du-minuta te-babilado estis plilongigita al la ses-minuta.


Komence de 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Tran Dai Quang trinkis teon. Xi klarigis: "La ĉina ideogramo 茶 (teo) dismuntita signifas, ke homo restas inter herbo kaj arbo."


Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio estas hejmloko de teo, kaj teo estas ŝatata de diversaj popoloj de la antikva Silka Vojo, Te-Ĉevala Vojo, Te-Boata Vojo ĝis la nuna Ekonomia Zono de la Silka Vojo kaj Surmara Silka Vojo de la 21a Jarcento.


Posttagmeze de la 1-a de februaro 2018 en la ŝtata gastdomo Diaoyutai, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan akceptis britan ĉefministron Theresa May kaj ŝian edzon Philip May, kiuj vizitas Ĉinion. Ili kaj babilis kaj trinkis teon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments