El Popola Ĉinio>头条新闻>

Raporto de UN: la monda loĝantaro atingos 9,7 miliardojn en 2050

| 2019-06-20
Bookmark and Share


La 17-an de junio, Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton sub la titolo "Perspektivoj pri Monda Loĝantaro 2019", kiu prognozas, ke la monda loĝantaro kreskos de la nunaj 7,7 miliardoj ĝis 8,5 miliardoj en 2030, 9,7 miliardoj en 2050, kaj 11 miliardoj en 2100.


Laŭ la raporto, de nun ĝis 2050, duono de la nova loĝantaro de la mondo estos koncentrita en naŭ landoj: Barato, Niĝerio, Pakistano, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Tanzanio, Indonezio, Egiptio kaj Usono. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 2027 la barata loĝantaro superos tiun de Ĉinio kaj Barato fariĝos lando kun plej multaj loĝantoj en la mondo. 


Inter la ĉefaj informoj de la raporto estas ankaŭ jenaj: 


Unue, monda loĝantaro kreskas malrapide, kaj populacia malkresko estas tendenco en pli da landoj;


Due, estos pli da maljunuloj, kaj la populacio pli-ol-65-jara estos la plej rapide kreskanta aĝ-grupo;


Trie, en 2050, la averaĝa vivdaŭro de homoj pliiĝos de la nunaj 72,6 jaroj ĝis 77,1 jaroj, kaj reduktiĝos la vivdaŭra malekvilibro inter malsamaj regionoj.


Redaktoro: Kang Caiqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments