【Facila Radio-programo】Lazuraj porcelanaĵoj de Ĉinio

| 2019-06-21
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

Lazuraj porcelanaĵoj de Ĉinio


Lazura porcelanaĵo estas tre konata speco de ĉina porcelanaĵo. Ĝi nomiĝas tiel pro la koloro simila al "ĉielo klare blua okaze de nuba disiĝo post pluvado". La porcelanaĵo estis ĉefe produktita en la Ru-fornaro de la urbo Ruzhou, Henan-provinco. La fornaro por baki porcelanon apartenis al la registaro, kaj estis konstruita inter la jaroj 1100 kaj 1126, sub la regado de la imperiestro Song Huizong, kaj funkciis dum malpli ol cent jaroj. Pro la mallonga periodo de ĝia produktado, nun ekzistas nur malpli ol cent unuoj de ru-porcelanaĵoj el tiu periodo. En 1952, post la fondiĝo de la nova Ĉinio, oni refunkciigis la fornojn, kaj en 1958 estis produktitaj la unuaj novaj artaĵoj.


Wang Junzi estas heredanto de la tekniko pri ru-porcelanaĵa farado kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo. Por reaperigi tiajn lazurajn porcelanaĵojn, li senĉese esploris dum la pasintaj 30 jaroj, kaj finfine sukcesis posedi la ŝlosilan teknikon. Li diris: "Mia revo estas daŭrigi kaj disvolvi la teknikon pri farado de lazuraj porcelanaĵoj." 


Forno: masonita fajrujo por kuiri potojn.


Heredanto: posedanto de io ricevita de siaj prauloj.


Imperiestro: la plej alta titolo inter regnestroj.


Porcelano: glazurita ceramikaĵo farita el kaolino.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments