El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana, franca kaj hispana lingvoj estas aldonitaj kiel kurs-normoj en ĉinaj superaj mezlernejoj

| 2019-06-21
Bookmark and Share


La 20an de junio la Ministerio de Eduko de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Ĝi diskonigis, ke 17 kurs-normoj de superaj mezlernejoj, inkluzive de tiu pri la ĉina lingvo, estis reviziitaj, kaj la lingvoj germana, franca kaj hispana estis aldonitaj, kaj entute estas 20 kurs-normoj.


La ĉina lingvo havas plej multe da parolantoj, kaj la hispana sekvas ĝin. La hispana estas unu el la ses oficialaj lingvoj de UN. Ĝi estas ankaŭ oficiala lingvo de Afrika Unio, Eŭropa Unio kaj Merkosudo. Pliiĝas kunlaboro kaj komerco inter Ĉinio kaj latin-amerikaj landoj, kaj postulo de homoj pri la hispana lingvo estas pli kaj pli granda.


Multaj landoj prenas la germanan lingvon kiel la duan fremdan lingvon. Ekzemple, 11% de hungaroj, 16% de rusoj kaj 19% de poloj scipovas la germanan...


Nova esploro el la lernejo INSEAD montras, ke la franca lingvo eble fariĝos la monde tria plej granda lingvo por komerco (la unua kaj la dua estas respektive la angla kaj la ĉina). Dank' al la franca kulturo, konate internacia figuro de Francio, kaj multaj franclingvaj parolantoj en Afriko, la franca lingvo estas vaste disvastigita. Estas 275 milionoj da franclingvaj parolantoj en la mondo. En 2050, la franca lingvo eble fariĝos unu el la plej parolata lingvo en la mondo, superante la anglan kaj la ĉinan.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments