El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis D-ro Josef Kavka, scienca pioniro

| 2019-06-24
Bookmark and Share


La 15-an de junio 2019 forpasis 97-jara D-ro Josef Kavka, sciencisto, geologo-petrologo, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Ligo, UEA kaj ISAE, multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, aŭtoro de multaj fakaj artikoloj esperantlingvaj kaj ĉeĥlingvaj.


Li naskiĝis la 25-an de aprilo 1922 en Hořovice kaj jam de infanaĝo aŭdis Esperanton de sia patro. Li esperantistiĝis en 1948 kaj en 1949 gvidis rondeton de gelernantoj en Duchcov. Li studis pedagogian kaj geologian-geografian fakultatojn de Karola Universitato en Prago. Profesie li estis petrologo, profesoro en ministaj mezlernejoj en Duchcov, Prago kaj Kladno. Li verkis lernolibron pri geologio por mezlernejanoj.


Li estas aŭtoro de preskaŭ tri cent artikoloj plejparte sciencaj, sed ankaŭ popularsciencaj kaj prilingvaj kaj aparte pri Esperanta terminologio. Neniam li forgesis en siaj nacilingvaj verkoj aludi la rolon de Esperanto por la koncerna esploro. Inter 1961 kaj 1973 li estis landa delegito de ISAE, en 1965 li fondis Geologian Sekcion de ISAE kaj la almanakon Geologio Internacia, kiun li redaktis tra ok volumoj (1967-1990). De 1971 ĝis 1980 ĝenerala sekretario de ISAE, ekde 1978 ĝis 1987 li altnivele redaktis la organon de ISAE Scienca Revuo. En la jaro 1964 la faka publikaĵo de Karola Universitato en Prago "Acta Universitatis Carolinae (Geologica)” unuafoje en la historio aperigis sciencan tekston en Esperanto, la studon de d-ro Josef Kavka: "Al la difino, klasado kaj nomenklaturo de la fonolitecaj vulkanrokoj”; kun resumoj en la ĉeĥa, germana kaj hungara lingvoj.


En 1971 la eldonejo Kartografie eldonis Poŝatlaso de la mondo, por kiu d-ro Josef Kavka esperantigis la mapojn kaj d-ro Tomáš Pumpr la tekstojn. Pri la geografia nomenklaturo en Esperanto ili aperigis ampleksan studon en Scienca Revuo en 1972.


En 1995 aperis lia verko Ĉu leŭcito en Bohemio?, kiun eldonis KAVAPECH, same kiel en 1996 Kontribue al PIV – Homonimoj en Esperanto. Konserviĝis son-intervjuo kun d-ro Kavka ĉe Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn/641/2009/10/21/1s104365.htm


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments