El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis inaŭgura ceremonio de Ĉina Libro-Centro en Meksiko

| 2019-06-24
Bookmark and Share

Liu Dawei kaj José Leyva kune inaŭguris la Libro-Centron.


La 18-an de junio, en la Biblioteko de Meksiko okazis inaŭgura ceremonio de Ĉina Libro-Centro, kiu estas kunfondita de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj la Biblioteko de Meksiko. Ĝi estas la unua Ĉina Libro-Centro en Meksiko, eĉ en Nord-Ameriko, kaj la 10-a Ĉina Libro-Centro de ĈIEG eksterlande. 


Kunfotiĝo de la invititoj


Al la ceremonio ĉeestis preskaŭ 150 invititoj el diversaj rondoj de Ĉinio kaj Meksiko, inter kiuj estas Liu Dawei, vicprezidanto de ĈIEG, Zhu Qingqiao, ĉina ambasadoro en Meksiko; Marx Arriaga, ĝenerala direktoro de Biblioteko de Meksiko, kaj José Leyva, direktoro de la Biblioteko de Meksiko.  


La inaŭgura ceremonio 


En la ceremonio, ĈIEG donacis al la biblioteko pli ol 1000 librojn en la ĉina, hispana kaj angla lingvoj, kiuj temas pri nuntempa Ĉinio, ĉina tradicia kulturo, ĉina literaturo, instruado de la ĉina lingvo, infanlibroj ktp.. La libroj prezentas veran, tridimensian kaj multampleksan Ĉinion al meksikaj legantoj. Post la stariĝo de la Ĉina Libro-Centro, la du flankoj ankaŭ aranĝos diversajn agadojn kiel seminarioj, verkistaj renkontiĝoj kaj prelegoj pri lernado de la ĉina lingvo. Tiel la Ĉina Libro-Centro ludos sian rolon por pliigi kulturajn interŝanĝojn.

   

Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments