El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Hejmo: nova unuopaĵo de Rafael Milhomem

| 2019-06-24
Bookmark and Share


Rafael Milhomem scipovas ludi plurajn muzikilojn kaj sin dediĉas samtempe al malsamaj muzikstiloj. Tio igas lin aparte interesa muzikisto, ĉar kreiĝis pluraj apartaj vojoj laŭ kiuj li povas disvolvi sian muzikon. Li nun laboras pri nova albumo, Kien vi iros?, lanĉota komence de la venonta jaro. Hejmo estas la unua diskonigita kanzono de la lanĉota albumo.


En Hejmo, Rafael Milhomen revenas al la potenc-metala stilo de BaRok-Projekto, tamen sekvas vojon iomete malsaman: la influo de baroka muziko, aparte evidenta en la du albumoj de BaRok-Projekto, ne estas evidenta en tiu ĉi unuopaĵo, kiu pli similas al la stilo de Angra kaj aliaj metalaj bandoj de Brazilo. Tio estas promesplena vojo por esperanta metal-muziko, ĉar inter aliaj esperantaj muzikistoj kiuj klopodis disvolvi pezrokan aŭ metalan stilon, plejparto alproksimiĝis al elektronika muziko. Tiu ĉi unuopaĵo ne estas sufiĉa por ke oni klare komprenu kion Rafael Milhomem preparas por la sekva albumo, sed li verŝajne klopodas sekvi la vojon de "pura" potenc-metalo. 


La teksto de tiu ĉi kanzono estas la samnoma poemo de Marjorie Boulton, kiu majstre prezentas al ni la malbonojn kaŭzitajn de milito. La elekto estas oportuna omaĝo al la plej elstara poetino de Esperantujo, kaj tiu ĉi unuopaĵo estas pruvo, ke ŝia poezio vivas eĉ post ŝia forpaso antaŭ du jaroj. Hejmo estas eta kontribuo de la arto al la nobla celo pacigi la homaron. 


Alia aparte substrekinda parto de tiu ĉi unuopaĵo estas la partopreno de Karliene Araújo.


La unuopaĵo estas senpage disponebla en multaj retaj muzikejoj kaj ankaŭ eblas ĝin aŭskulti ĉe la kanalo de Rafael Milhomem en Youtube. El Popola Ĉinio diskonigas ĝin sube!


   


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments