Mia progreso en Esperanta kariero

| 2019-06-25
Bookmark and Share


En 1956 mi naskiĝis en la urbo Changzhou de la provinco Jiangsu de suda Ĉinio, kiu estas centro inter la urbegoj Ŝanhajo kaj Nankino. Pro tio miaj gepartoj nomis min Changsheng, kiu en la ĉina lingvo signifas mian naskiĝon en Changzhou. Miaj gepatroj estis "eroj" de iniciatintoj kaj konstruantoj de la nova Ĉinio (Ĉina Popola Respubliko), kiuj laŭ la revolucia torento marŝis de la provinco Shangdong (orienta parto de la lando) ĝis la provinco Jiangsu (suda parto de la lando) kaj setlis en la urbo Changzhou. Kvankam mi ne estas samtempulo de nia nova respubliko, tamen mi spertis plurajn gravajn momentojn dum periodoj de landa disvolviĝo, precipe la periodojn de la Kultura Revolucio kaj Pordmalfermo kaj Reformado de Ĉinio. Nun mi volas rememori mian E-karieron por speguli la progresadon de nia lando.


Mia esperantistiĝo


Kiam mi laboris en la elementa lernejo kiel instruisto, mi, por miaj lernantoj, ofte ĉagreniĝis pro manko de scioj kaj klerigo. Mi ambiciis, ke mi devu bone posedi iun fremdan lingvon por adaptiĝi al tiama Reformado kaj Pordmalfermo de Ĉinio. En 1983 mi trapasis la ekzamenon en Changzhou-a Pedagogia Kolegio kaj ekstudis en la kolegio, kie kleriĝis instruistoj por mezlernejoj aŭ superlernejoj. 



Mia fako estis la angla lingvo. La studentoj kiuj lernas iun fremdlingvon devas elekti alian fremdlingvon por lerni, do mi elektis Esperanton, ĉar Esperanto en la ĉina lingvo signifas "mondan lingvon". Tiama vicestro de la kolegio, Zhang Zhenzhi, kiu poste fariĝis la unua prezidanto de Changzhou-a E-Asocio, estis nia instruisto de Esperanto. Diplomiĝinte en la kolegio mi eklaboris en la Agrikultura Banko de Ĉinio, kaj respondecis pri internacia komerco.


La asocio fondiĝis kaj venis japana amiko


En 1985 nia Changzhou-a E-Asocio fondiĝis post preparado de la iniciatintoj en Changzhou-a Pedagogia Kolegio, surbaze de tri elementaj E-kursoj, meznivela E-kurso kaj E-ekspozicio por diskonigi Esperanton, kaj surbaze de la elbakitaj freŝaj esperantistoj kiuj multe laboris en diversgradaj lernejoj. S-ro Zhang Zhenzhi estis elektita kiel la unua prezidanto de la asocio. Post fondiĝo de nia asocio la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia dissendis la novaĵon pri la fondiĝo.  



Hazarde, s-ro Takeuti Yosikazu, prezidanto de Takatuki-a E-Societo de Japanio, kiu estis sekretario de Amikeca Asocio inter Japanio kaj Ĉinio en la urbo Takatuki kaj poste fariĝis la unua prezidanto de KAEM, kaptis la informon, kaj tuj kontaktis nian asocion. Tiam la urbo Takatuki intencis ĝemeliĝi kun nia urbo Changzhou kaj ambaŭ flankoj subskribis kontrakton. Helpe de ĈRI kaj ĈEL, la societo sukcese kontaktis nian asocion. 



Post du jaroj, la membroj de ambaŭ E-organizoj energie kaj zorge strebis al la ĝemelaj kunlaboroj. Ni organizis ekspoziciojn pri infanaj pentraĵoj kaj kaligrafiaĵoj, ĝemeliĝis la du Elementaj Lernejoj Yosumi kaj Dongfang en ambaŭ urboj Takatuki kaj Changzhou. Helpe de la japana E-societo, novaj instalaĵoj estis enkondukitaj de Japanio por esplorado de Changzhou-a Traktora Fabriko. La duurbaj registaroj oficiale starigis ĝemelajn rilatojn en 1987, la japana urbo fariĝis la unua ĝemel-urbo de Changzhou. 



La urbestro de Takatuki invitis Changzhou-an E-Asocion viziti Takatuki kaj volonte pagis ĉiujn elspezojn de la vojaĝo kiel danko pro nia kontribuo. En 1988 ni, sub la gvido de nia prezidanto Zhang Zhenzhi, vizitis la urbon Takatuki kaj partoprenis en Kansaya E-Kongreso, okazigita en la urbo. Mi, kiel juna esperantisto, unuafoje ellandiĝis kaj reale parolis kun miaj amikoj eksterlandaj, kaj mi spertis la modernecon de Japanio. Tio ekscitis min konstrui kaj ŝanĝi mian patrolandon. Mi firme tenis tiun decidon, kaj post kelkaj jaroj nia respubliko ekprogresis kiel moderna kaj potenca lando en la mondo.


Nia praktikado de Esperanto


En la naŭdekaj jaroj de la lasta jarcento, oni pridubis la efikon kaj utilecon de Esperanto, kompare kun la angla lingvo. En 1991 mi transprenis la torĉon de nia asocio pro emeritiĝo de nia unua prezidanto. Antaŭ tio mi jam kontribuadis por ĝemelaj rilatoj inter elementaj lernejoj Yosumi kaj Dongfang dum mia instruado en Dongfang-a Elementa Lernejo. 




Dum mia laborado en la banko mi kuraĝe kondukis nian lingvon en internaciaj aferoj de nia banko. Mi kuraĝigis miajn estrojn kaj organizis delegaciojn por partopreni en la ekspozicioj pri ĉinaj produktaĵoj okazigitaj en Oostende de Belgio en 1991 kaj en Jordanio en 1992, kiuj estis lanĉitaj de la Ĉina Sciencist-Teknikista Esperantista Asocio sub la Ĉina Scienca Akademio. Dum la ekspozicadoj ni vizitis fremdlandajn bankojn por starigi agentajn bankrilatojn kaj partoprenis en forumo pri internacia komerco inter Ĉinio kaj Belgio. En la ekspozicio iu ĉina fabriko, kiu tiam havis grandan malfacilon en la merkato, sukcese trovis novan partneron en Belgio kaj denove prosperis pro akiritaj novaj teknikoj kaj investoj. 



Nia asocio, laŭ la invito de turkaj esperantistoj, organizis en nia urbo la Komerc-Investan Instigkunvenon inter Ĉinio kaj Turkio. Tio ricevis laŭdon de nia registaro en 2012. 


Kontribuo de nia asocio per Esperanto


En la pasintaj jaroj, nia asocio organizis multajn E-aktivadojn. Ni okazigis la 3an E-forumon de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang, kaj la urbego Ŝanhajo en 2011. La 5a Ĉina Seminario pri E-Instruado okazis en 2014. La 11a kaj 12a jarkunvenoj de la Ĉina Internacia Komerca Esperantista Federacio okazis en 2017 kaj 2018, ankaŭ la 2a Komuna Konferenco de la federacio okazis en 2018. Nia asocio okazigis ankaŭ multajn Esperanto-kursojn en diversgradaj lernejoj. Ni helpis ĝemelajn lernejojn Dongfang kaj Yosumi dum pli ol 30 jaroj. 




Ni ankaŭ helpis la starigon de ĝemelaj rilatoj inter la changzhou-a distrikto Qishuyan kaj la usona urbo Longview per Esperanto kaj ĝemelajn rilatojn inter la lernejoj Changzhou-a Turisma kaj Komerca Kolegio kaj la usona kolegio Lower Columbia College. Nia asocio havas ĝemelajn rilatojn kaj kunlaborojn kun E-organizoj de Takatuki kaj Tokowozawa de Japanio, Tilburg de Nederlando, Prato de Italio, Tomsk de Rusio, Essen de Germanio, Caxias do Sul de Brazilo kaj aliaj urboj. Esperanto kaj E-organizoj funkcias kiel popola diplomatia forto kiu ludas grandan rolon en la diplomatiaj rilatoj inter landoj kaj regionoj.






Nia kara lingvo Esperanto ne nur daŭre vivos, sed ankaŭ faros grandan kontribuon en diversaj kampoj estonte.


Nova misio en nova epoko


La reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio jam eniras en novan epokon. Direktita de la iniciato "La Zono kaj Vojo", nia asocio havos novajn taskojn kaj misiojn por la sekvaj 40 jaroj kaj 100 jaroj. Kiel progresi kaj marŝi en Esperanta vojo, kie troviĝas novaj misioj kaj novaj ŝancoj, jam estas la demando serioze traktata de nia asocio, Changzhou-a E-Asocio.




La ĉefa tasko de nia asocio estas labori por ĝemelaj urboj kaj instrui kaj elbaki freŝajn esperantistojn en diversaj lernejoj. Por marŝi en nova vojo kaj estigi novan kontribuon, ni devas bone teni nuntempajn ĝemelajn rilatojn kun tiuj E-organizoj kaj disvastigi la lingvon precipe en la amikaj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" por montri la efikojn kaj utilojn de Esperanto kaj E-organizoj.


En nia urbo Changzhou troviĝas Dongfang Elementa Lernejo, Liuguojun Profesia Kolegio, Turisma kaj Komerca Kolegio, Informa kaj Teknika Kolegio, Inĝeniera Profesia Kolegio kaj Jiangsu-a Teknologia Universitato, en kiuj ekzistas E-kursoj devigaj aŭ nedevigaj. Ni klopodas disvastigi E-instruadon en pli multe da lernejoj kaj plene utiligos la instruajn kondiĉojn en la lernejoj, ekz. la klasĉambrojn, kunvenejojn, bibliotekojn kaj elektronikajn ekipaĵojn. Ni plenforte kulturos kaj elbakos pli multe da esperantistoj por nia E-movado.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments