El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Intervjuo kun kamarado Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio

| 2019-06-25
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi 


Ni esperas, ke Ĉinio, kun sia kreskanta ekonomia kaj politika pezo, povas kontribui por eviti la riskon de tutmonda deflagracio


Marco Rizzo, 59 jarojn, estas la Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio en Italio (www.ilpartitocomunista.it). Diplomiĝita pri politikaj sciencoj, li estas ĵurnalisto kaj aŭtoro de libroj kaj publikaĵoj. Filo de laboristo de Fiat Mirafiori, li naskiĝis kaj loĝis en popola kvartalo de Torino.


Membro de la Itala Komunista Partio ekde 1981, li estis elektita kvin fojojn ĉe la institucioj kiel provinca konsilisto en Torino, tri fojojn kiel parlamentano ĉe la Ĉambro de Deputitoj en Romo kaj unu fojon kiel membro de la Eŭropa Parlamento. Li estis inter la fondintoj de la Partioj de la Komunista Refondado kaj de la Italaj Komunistoj, de kiuj li estis kunordiganto de la naciaj sekretariecoj kaj grupestro en la Ĉambro de Deputitoj kaj en la Eŭropa Parlamento.


Plutenante supren la flagon de marksismo-leninismo, en 2009 li fondis kaj direktis politikan sperton, kiu kondukis al la rekonstruo de la Komunista Partio en Italio.


Kamarado Marco Rizzo afable respondis al niaj demandoj pri nia komuna aktualeco kaj ĝiaj perspektivoj.


La Ĝenerala Sekretario de la itala Komunista Partio, kamarado Marco Rizzo, en sia oficejo de Romo, 2019


Je la komenco de ĉi printempo la ĉina Prezidanto vizitis Italion. Laŭ vi, krom la programitaj ambaŭflankaj investoj, kian politikan direkton devus preni la kunlaboro inter Romo kaj Pekino?


Nia Partio interpretas la realon laŭ la vidpunkto de la laborista klaso, kiun ni kredas nacia klaso. En konsidero de liaj klasinteresoj, ni taksas la internaciajn rilatojn de Italio, altnivela kapitalisma lando, kiu malgraŭ la krizo, restas ekonomie signifa industria potenco kaj daŭre okupas altan pozicion inter la imperiismaj potencoj. 


Principe, la Komunista Partio en Italio favoras evoluigi internaciajn rilatojn kaj kunlaboron kun iu ajn lando, sed ĉiam kaj nur laŭ la neevitebla bazo de reciprokeco kaj egala digno de partneroj, sendepende de ilia malsama ekonomia kaj politika pezo. Bedaŭrinde ĉi tio ĝis nun malofte okazis. Italio ofte renkontis internaciajn malavantaĝojn por la lando kaj por la itala proletaro, ĉefe pro la kompliceco inter la itala burĝaro kaj la eksterlanda kapitalo.


La interesoj de la laboristoj kaj de la lando ofte estis venditaj en la nomo de la provizoraj klasaj interesoj de la nacia burĝaro.  


Kun la vizito de prezidanto Xi Jinping, ni esperas, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Italio celos efikan reciprokan profiton, egalan dignon kaj pli grandan konon kaj reciprokan komprenon. Ĉi-lasta ŝajnas al ni esti tre grava aspekto en momento, en kiu la konkurenco inter Usono kaj Ĉinio intensiĝas kaj militaj nuboj kolektiĝas, nuntempe nur komercaj. Ni esperas, ke la bonaj duflankaj rilatoj inter niaj du landoj povos kontribui eviti la implikiĝon de Italio en ajna konflikto, kaj komerca kaj milita.


De malpli ĝenerala vidpunkto, ni esperas plifortigi fratajn duflankajn rilatojn, respektante la reciprokajn teoriajn kaj politikajn poziciojn kaj laŭ la emo de proleta internaciismo inter la KPĈ kaj nia Partio, kies komuna agado grandmezure certigos la ĝustan evoluon de la rilatoj inter niaj landoj, je la avantaĝo de la laborista klaso kaj de la laboristoj. 


Ĉu Italio povas kaj volas, sendepende de eksteraj influoj, kapti ĉiujn ŝancojn de kunlaboro kun Ĉinio? 


Itala kapitalismo eltenas militajn devontigojn, politikajn kaj ekonomiajn limojn pro sia partopreno en la NATO, la EU kaj la Eŭro. Ĝia aŭtonomio estas formale limigita de la la respekto de la kongruecoj, derivitaj de la ekzistantaj traktatoj, aliflanke libervole subskribitaj, kiuj estas la bazo de la imperiismaj aliancoj, kies Italio estas parto. La nunaj eventoj pri la disputo inter la itala Registaro kaj la Eŭropa Komisiono pri la ŝtata buĝeto estas pruvo de tio. 


En nia lando ekzistas sektoroj de kapitalisma burĝaro, kiuj konsideras Ĉinion bonega ŝanco, kaj kiel merkato por siaj varoj, kaj kiel ebla fremda investanto en Italio. Aliaj sektoroj de la kapitalo, ĝenerale tiuj, kiuj produktas varojn kun malalta teknologia kaj noviga enhavo, perceptas Ĉinion kiel minaco, pro timo ne povi elteni la komparon de konkurenckapablon kaj ili premas por enkonduki barierojn al eniro en la nacian kaj eŭropan merkatojn. La pozicio de itala kapitalismo rilate al Ĉinio do ne estas unusenca, sendepende de la okazantaj fortaj internaciaj premoj. Ofte tiuj, kiuj estas liberistoj  rilate al la alies merkatoj, fariĝas protektistoj rilate al siaj.


Oni devas diri, ke krom la premoj de Usono, motivitaj de la konscio pri la perdo de tutmonda hegemonio, oni esprimas hezitojn kaj metas bridojn al la disvolviĝo de la interkonsentoj kun Ĉinio ankaŭ de ene de la EU mem. Precipe faras tion, tiuj landoj, kiuj kun Ĉinio jam antaŭe subskribis eĉ pli grandajn kaj postulemajn interkonsentojn. Tio dependas de la forta konkurenco inter imperiismaj landoj ankaŭ ene de la Eŭropa Unio.


De la vidpunkto de la klasinteresoj de la proletaro, ni devas noti, ke ĉi tiu speco de interkonsento subfosas la usonan hegemonion, malfermante kontraŭdirojn en la imperiisma fronto, kiujn la Komunistaj Partioj devos uzi por profitigi la laboristan klason, ne nur en Italio.


La Ĝenerala Sekretario, kamarado Marco Rizzo, dum mitingo de la Partio en Romo, en majo 2019


Kia estas via opinio pri la negoca konflikto inter Usono kaj Ĉinio kaj kiel vi juĝas ĝenerale la sinteno de Usono en internaciaj rilatoj?


Usono estas konscia pri la fakto, ke ĝi perdas sian hegemonian rolon en la mondo, kvankam ĝi daŭre estas timinda imperiisma potenco. Ĝia ekonomio estas subfosita de publika ŝuldo senegala en la mondo, alfrontata per preso de papera mono, de ripetiĝantaj krizoj pro troa produktado kaj de kreskanta malriĉiĝo de la loĝantaro. 


La grandega amaso da dolaroj, enmetita sur la mondajn merkatojn kiel ĝenerala ekvivalento de varoj en internaciaj pagoj, fakte estas subtenata nur per milita kaj politika superregado. Pluteni tiun ĉi faktoron, jam en krizo, por Usono estos malfacile en la hodiaŭaj kondiĉoj. Usono jam estas defiita de ĝiaj tradiciaj aliancanoj, antaŭ ĉiuj la Eŭropa Unio. 


Ni do atendas pliigon de usona hegemonio je la internacia nivelo. Ni vidas ĝin en la enkonduko de akcizoj sur varoj importitaj de Ĉinio, sed eĉ pli en ekonomiaj sankcioj kontraŭ Rusio, Venezuelo, Kubo, Demokrata Popola Respubliko Koreio kaj Irano por klopodi malfortigi tiujn landojn ekonomie kaj tiam malstabiligi ilin kaj renversi sian politikan, socian kaj ekonomian sistemojn.


La Zono kaj Vojo: kian rolon ludas la iniciato en kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio, kaj aliaj eŭropaj landoj?


Ĉi tiu estas demando prefere al la kreintoj de la projekto kaj iliaj partneroj, kiuj pli bone konas siajn intencojn kaj atendojn. La ĉina projekto estas interesa kaj povus ankaŭ havi pozitivajn efikojn por laboristoj en la rilataj landoj.


De ĉi tiu vidpunkto, kiu estas fundamenta por ni, ĉio dependos de kiel la proletaro ebligos ŝanĝi la potenc-ekvilibron en ĝia favoro, evoluigante efikan klasan lukton por ne permesi denove ke la kapitalo alproprigos al si la avantaĝojn rezultontajn de la iniciato, atingitaj per sia laboro. Ĉi tio dependos ankaŭ de kiel la Komunistaj Partioj povos uzi je la profito de la laboristoj la potenciale pozitivajn kontraŭdirojn, kiujn sendube la Zono kaj Vojo malfermos en la internaciaj rilatoj, ĝis nun dominataj de Usono. 


La Ĝenerala Sekretario, kamarado Marco Rizzo, dum mitingo de la Greka Komunista Partio en Ateno, en majo 2019


Kiajn projektojn (ekz. krei laborpostenojn, medioprotektado, sociaj iniciatoj  ktp) vi ŝatus proponi kaj prilabori?


Mi ripetas kun ekstrema klareco, ke nia Partio celas renversi la ekzistantajn rilatojn de produktado kaj la konkeron de la povo fare de la laborista klaso. Sekve, ni pozitive taksos ĉiun paŝon, kiu alproksimigos nin al tio kaj ajnan pliboniĝon, kiun povos ricevi la laborista klaso kaj la itala popolo dank’al ajna formo de internacia kunlaboro, rilate al pli grandaj, pli stabilaj kaj kvalifikitaj laborpostenoj, pli bonaj salajroj, pli granda sekureco dum la laboro, respekto de la medio, ekspansio de la sindikataj kaj politikaj rajtoj de la laboristoj, pli bona kvalito de iliaj vivoj, konsciante pri la fakto, ke nur la socialismo povos garantii stabilecon al ĉio ĉi kaj eviti inversigon de la povekvilibro inter la klasoj.


Dank’al nia kapablo praktiki la klasbatalon, ni certigos, ke ĉi tiu formo de internacia kunlaborado iros en ĉi tiun direkton kaj ne en alian kaj, ankaŭ pro tio, ni volas dialogi kun la Ĉina Komunista Partio, kun kiu ni pretas, ekde nun, diskuti ĉiujn politikajn, kulturajn kaj praktikajn aspektojn de nia reciproka intereso.


Kian rolon ludas Ĉinio en nia aktuala mondo? Kian estontecon vi antaŭvidas por Ĉinio?


La kolizio inter la diversaj interesoj hodiaŭ en la mondo estas kaj ĉiam estos pli serioza. La eskalado de la klasbatalo ankaŭ je internacia nivelo estas antaŭ ĉiuj okuloj. La usona ekonomia potenco, bazita sur la superregado de la dolaro, estas subfosita de pli kaj pli gravaj faktoroj kaj ja ĉefe subtenata de la milita superregado. 


Historio montras, ke forta sed malkreskanta potenco kompare kun aliaj emerĝaj potencoj povas kaŭzi tutmondajn konfliktojn klopodante konservi sian hegemonian rolon. Kio povos eviti tion? Certe ne la "kolomboj" de usonaj rondoj, kiuj foje estas pli militemulaj ol la "falkoj" kaj estas ĉiukaze la esprimo de malsamaj sektoroj de la sama kapitalisma burĝaro en krizo.


Ni esperas, ke Ĉinio, kun sia kreskanta ekonomia kaj politika pezo, povu kontribui por eviti la riskon de tutmonda deflagracio. Se ni do parolas pri kio devus esti, evidente ankaŭ por Ĉinio, kiel por la tuta mondo, kun la optimismo de la volo, kiu diferencigas nin, ni antaŭvidas komunistan estontecon.


                                                                        

Fidel Castro kaj Marco Rizzo ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj, Romo, 1995


Kia estas Via opinio pri la ekonomia disvolvo de Ĉinio en la pasintaj jaroj?


La statistikoj kaj indikiloj, kiujn ni konas, montras konsiderindan ekonomian evoluon, sed la ĈKP ne kaŝas la ekziston de malegalecoj. La problemo pri la konstruado de socialismo en lando, kiu origine estis postrestinta de ekonomia vidpunkto, estas procezo ne sen seriozaj malekvilibroj.


Celo de la socialismo ne estas la kreskado de komerca produktado, sed la kreskado de la bonfarto de la homoj, la kontentigo de ĝiaj materiaj kaj spiritaj bezonoj en esenca libereco, egaleco kaj socia justeco. 


Granda ekonomia pliiĝo estas la necesa bazo por pliigi la rimedojn destinitajn al ĉio ĉi, kondiĉe ke, male al kio okazas en kapitalismaj landoj, la riĉeco produktita estu uzata por sociaj celoj kaj ne direktita en privatajn manojn. Estas ĉi tiuj celoj, kiuj igas la socialismon garantianto de la homa civilizacio, hodiaŭ minacata en sia ekzisto mem de la ĝenerala malkresko de la kapitalismo. Hodiaŭ pli ol iam ajn la vortoj de Markso estas veraj: "aŭ socialismo, aŭ barbareco".


Kion povus lerni la italaj politikaj gvidantoj de iliaj ĉinaj kolegoj?


Ni volas respondi al ĉi tiu demando kun la vortoj de Antonio Gramsci, kiu diris: "historio instruas, sed ne havas lernantojn". La politikaj gvidantoj en Italio nuntempe atingis la plej malaltan nivelon de sia ne elstara historio. 


Ĉi tio okazas ĉar hodiaŭ politikaj decidoj ne plu dependas de parlamentoj aŭ registaroj, sed de la estroj de grandaj transnaciaj monopoloj kaj grandaj privataj bankoj, dum leĝdonaj kaj plenumaj organoj transformiĝis en kompensoĉambroj de ekonomiaj interesoj konkurantaj inter ili kaj en sonkestoj de decidoj aliloke prenitaj, ĝenerale de neelektaj kaj mem-proklamitaj korpoj, kiel la Internacia Mona Fondo, la Internacia Banko por Rekonstruado kaj Evoluado, la Eŭropa Centra Banko, la Eŭropa Komisiono, la Konsilio de Eŭropo, la Organizo por la Sekureco kaj la Kunlaboro en Eŭropo kaj la NATO, ĉiuj esprimantaj la povon de la granda monopola kapitalo, kies interesojn ili celas.


Sekve la politikaj reprezentantoj estas selektitaj surbaze de la sola kriterio de "fideleco" al la povo de la kapitalo. Ili ne estas portantoj de aŭtonoma penso, sed ili estas nuraj plenumantoj heterodirektitaj. Ĉu ni povas pensi, ke ili kapablas aŭ volas lerni ion alian ol la kapablo konservi por si mem la privilegiojn, kiujn la burĝa povo donas al ili, tial ke ili estas "kreintoj de la pasiva konsento de la amasoj", kiel, denove, diras Gramsci?


* Fotoj ĝentile donitaj de la Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio en Italio  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments