El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aziaj landoj kandidatis por mondaj heredaĵoj

| 2019-06-25
Bookmark and Share

 Arkeologiaj ruinoj de Liangzhu-urbo


Ĉi-jare estas entute 37 kandidataj programoj pri mondaj heredaĵoj. Inter ili estas 13 el Azio, inkluzive de dek kulturaj heredaĵoj kaj tri naturaj. Krom Ĉinio, ankaŭ Irako, Birmo, Barejno, Azerbajĝano, Barato, Laoso, Japanio, Indonezio kaj Sud-Koreio prezentis peticiojn pri kulturaj heredaĵoj. Irano kaj Tajlando kandidatiĝis respektive per hirkania arbaro kaj la arbaro Kaeng Krachan por naturaj heredaĵoj.


Karbominejo en Ombilin, kandidatigita de Indonezio, situas en okcidenta Sumatro kaj inkludas minejon, havenan karbokonservejon kaj fervojon ligantan la du lokojn. La minejo konstruita en la fino de la 19a jarcento daŭre funkciis ĝis 2002. Ĝia industria sistemo montras la teknikan novigon kaj kulturajn interŝanĝojn en la pasintaj cent jaroj. Espereble, ĝi fariĝos la unua industria monda heredaĵo en sudorienta Azio.


Ŝtatnivela marĉeja naturrezervejo de raraj birdoj en Yancheng


Pozitiva petado pri mondaj heredaĵoj montras, ke aziaj landoj, per altigo de sia reputacio pri kulturaj kaj naturaj heredaĵoj, kune antaŭenigas kulturan identecon de Azio.


Orient-aziaj landoj agas kiel antaŭe en la peticiado. Sud-Koreio elektis naŭ el ekzistantaj 637 akademioj kaj elmetis "nov-konfuceajn akademiojn". Japanio prezentis "grupon Mozu-Furuichi Kofun: tumuloj de antikva Japanio". Ĉinio petis du programojn: "arkeologiaj ruinoj de Liangzhu-urbo" kaj "rezervejo por migraj birdoj laŭ la marbordo de Flava Maro kaj Bohai-golfo de Ĉinio (unua fazo)". 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments