Birda vido de Ĉinio

Pli-ol-30-jara Lü Fengxiao vojaĝis tra Ĉinio kaj faris pli ol 400 mil fotojn dum dek jaroj. Tiuj fotoj, faritaj de senpilotaj aerveturiloj, kovras pli ol 30 provincojn de Ĉinio.
Lia fotaro kun la titolo "birda vido de Ĉinio" mirigas ĉiujn.
Li elspezis multe por fari la fotojn. "Pli ol dek aerveturiloj difektiĝis, kaj ili flugis entute 7 450 kilometrojn." Dum plejparto de la tempo, li sola vojaĝis kun 35-kilogramaj sakoj, unu sur la brusto kaj alia sur la dorso. En la du sakoj estis diversaj fotiloj, piloj kaj aerveturiloj.
La vidpunkto de senpilota aerveturilo estas ofte rigardata kiel "vidpunkto de Dio". Ĝi portas nin al pli alta loko por vidi neordinaran perspektivon.
Nun ni sekvu lian lenson kaj rigardu Ĉinion el la aero.

Ruĝa plaĝo de Panjin, Liaoning

Zhalong-marĉejo en Heilongjiang

Stepo en Tianshan, Xinjiang

Smerald-lago en Qaidam-baseno, Qinghai

Awancang-vilaĝo en Maqu, Gansu

Neĝo en aŭtuna tago, Kanas, Xinjiang

Montaro Granda Xing'an, Qiqihar, Heilongjiang

Ter-arbaro, Yuanmou, Yunnan

Tibeta rivero

Tianhe-a viadukto en Guangzhou

Sun-energia centralo en Shaanxi
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



