El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kaj japana ŝtatgvidantoj atingis 10 interkonsentojn

| 2019-06-28
Bookmark and Share

La 27an de junio, en Osako, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe. Post la renkontiĝo, Wu Jianghao, estro de la azia departemento de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉin-japanaj rilatoj nun havas bonan tendencon, sed ankoraŭ ekzistas diverĝoj. La du gvidantoj atingis jenajn dek interkonsentojn.



Ĉinio kaj Japanio eniris novan epokon de disvolviĝo, multiĝis komunaj interesoj kaj zorgoj de ambaŭ flankoj kaj la dulandaj rilatoj vizaĝas al nova ŝanco.


La du gvidantoj substrekis observi principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj de la du landoj kaj efektivigi la politikan interkonsenton, ke la du landoj estas kunlaboraj partneroj kaj ne minacas unu la alian.


La du flankoj konsentas teni oftan kontakton, altigi altnivelan gvidadon kaj senĉese akceli politikan reciprokan konfidon.


La du flankoj plu profundigos kunfandiĝon de interesoj kaj fortigos pragmatan kunlaboron en scienc-teknika novigo, protektado de intelekta proprieto, ekonomio, komerco, investo, financo, kuracado kaj sano, zorgado de maljunuloj, energiŝparado kaj mediprotekto, turismo kaj aliaj kampoj.


Kiel gravaj kontribuantoj de aziaj civilizacioj, Ĉinio kaj Japanio devas heredi kaj disvastigi atingojn de aziaj civilizacioj, iniciati egalecan dialogon kaj interŝanĝojn kaj konstante fortigi kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.


La du flankoj devas aktive evoluigi interpopolajn amikajn interŝanĝojn kaj akceli reciprokan interkomprenon.


La du gvidantoj reasertis, ke la du flankoj devas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en sekureco, aktive antaŭenigi konstruadon de konstruivaj sekurecaj rilatoj kaj starigi strategian reciprokan konfidon kaj reciprokan profiton.


La du flankoj devas bone solvi tiklajn demandojn kaj konstruive regi diverĝojn.


Kiel gravaj aziaj landoj kaj ĉefaj ekonomioj, Ĉinio kaj Japanio devas kune protekti multflankecon kaj liberkomercan sistemon, aktive gvidi regionan integriĝon kaj akceli komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj.


Ĉinio kaj Japanio devas plenumi internacian devon kaj kune trakti tutmondajn defiojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments