【E-Radio】Aĉetfestivalo "618" estigis novan rekordon kaj ĉinaj varoj estis aparte atentataj.

| 2019-06-28
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Laŭ raporto de UN, la monda loĝantaro atingos 9,7 miliardojn en 2050.


– Preskaŭ finiĝis grandskala rikoltado de tritiko en Ĉinio.


– Aĉetfestivalo "618" estigis novan rekordon kaj ĉinaj varoj estis aparte atentataj.


– Xi Jinping vititas Japanion por partopreni la pintkunvenon de G20.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


 – Laŭ raporto de UN, la monda loĝantaro atingos 9,7 miliardojn en 2050.


La 17-an de junio, Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la raporton "Perspektivoj pri Monda Loĝantaro 2019", kiu prognozas, ke la monda loĝantaro kreskos de la nunaj 7,7 miliardoj ĝis 8,5 miliardoj en 2030, 9,7 miliardoj en 2050, kaj 11 miliardoj en 2100. De nun ĝis 2050, duono de la nova loĝantaro de la mondo estos koncentrita en naŭ landoj: Barato, Niĝerio, Pakistano, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Tanzanio, Indonezio, Egiptio kaj Usono.


– Preskaŭ finiĝis grandskala rikoltado de tritiko en Ĉinio.


La Ĉina Ministerio de Agrikultura kaj Kampara Aferoj deklaris, ke ĝis la 18a de junio estis rikoltita vintra tritiko sur 20 milionoj da hektaroj en la tuta lando. Grandskala rikoltado per maŝino estis preskaŭ finita, kaj 96% de la laboro estis farita de maŝinoj, tio estas historia rekordo. Ĉi-jare aŭtomat-stirataj kombajnoj bazitaj sur la navigad-satelita sistemo BeiDou kaj aliaj saĝaj maŝinoj estas vaste uzataj post provfunkciado.


– Aĉetfestivalo "618" estigis novan rekordon kaj ĉinaj varoj estis aparte atentataj.


Laŭ statistikoj, post komenco de ĉi-jara "Aĉetfestivalo 618", jarmeza aĉetfestivalo en la 18a de junio, en ĉiu vendretejo okazis konkura aĉetado: la vendsumo de elektraj hejm-aparatoj en Tmall superis cent milionojn da juanoj en nur unu minuto. Dum ĉijara aĉetfestivalo, plimultiĝis la vendado de varoj de ĉinaj markoj.


– Xi Jinping vititas Japanion por partopreni la pintkunvenon de G20.


Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestas la Pintkunvenon de G20 en Osako. Krom lia partopreno en diskutoj pri pluraj temoj, Xi partoprenas ankaŭ en neformala renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj, neformala renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Barato, kaj renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj Afriko. Li ankaŭ aranĝas duflankajn renkontiĝojn kun gvidantoj de multaj landoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments