El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li ricevis respondon de ĉina prezidanto Xi Jinping -- rakonto pri japana junulo Daichi Nakashima

| 2019-07-01
Bookmark and Share

En la 25a de junio, antaŭ la ekveturo al Japanio por ĉeesti en la pintkunveno de G20, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis al ordinara japana junulo Daichi Nakashima, premiito de la esea konkurso Panda Pokalo. En la respondo Xi esprimis sian esperon, ke ambaŭlandaj junularoj aktive kontribuos por la pli bela estonteco de dulandaj rilatoj. La respondo vekis varman eĥon inter gejunuloj de la du landoj.


Samkiel multaj japanoj, Daichi Nakashima, naskiĝinta en 1993, komencis sian kontaktiĝon kun Ĉinio per kelkaj japanigitaj ĉinaj antikvaj romanoj. Antaŭe li apenaŭ konis la landon, kaj havis neniun ĉinan amikon. Sed, pro multiĝo de siaj vizitoj al Ĉinio, li estis tirita ne plu de "la lando en romanoj", sed de reala vivo en Ĉinio. Li diris: "Belaj pejzaĝoj de Ĉinio, lokaj bongustaĵoj kaj amikaj ĉinoj donis al mi profundajn impresojn kaj fariĝis miaj belaj rememoroj."


Daichi Nakashima (meze) kaj aliaj premiitoj de Panda Pokalo vizitas urban muron en Nankino.


Daichi Nakashima (la unua de maldekstre) en la Muzeo de Pajlotegmenta Kabano de Du Fu en Chengdu 


Ĉinaj kaj japanaj junuloj interbabilas.


Ĉinaj kaj japanaj junuloj promenas en ĉina parko.


Daichi Nakashima (la unua de maldekstre) konatiĝis kaj amikiĝis kun multaj ĉinoj dum vojaĝoj en Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Sichuan kaj aliaj lokoj.


Kiel aktiva partoprenanto de la konkurso Panda Pokalo, Daichi Nakashima dufoje gajnis la premion per siaj eseoj. En ili ni povas koni rakonton pri li:


En la someraj ferioj de mia unua lernojaro en universitato, mi lernis en Tianjin de Ĉinio dum monato, kaj ekinteresiĝis pri la lando. Poste, tute pro hazardo, mi partoprenis en japan-ĉinaj interŝanĝoj laŭ invito de mia amiko.


En la aktivecoj, mi forte sentis la sincerecon kaj amikecon de ĉinoj. Mi hazarde konatiĝis kun iu ĉina studento lernanta en la universitato Waseda, kaj li konigis al mi multajn aferojn pri Ĉinio. Mi sentis lian sincerecon kaj samtempe konsciis, ke mi malmulte kaj malprofunde konas la landon. Do, mi laŭeble kontaktiĝis kun ĉinoj en Japanio por interŝanĝi kun ili. 


Dum kontaktado kun ĉinoj, mi profunde sentis la malfacilon de la interŝanĝoj inter Japanio kaj Ĉinio. Ekzistas la severa problemo, ke japanaj studentoj tute ne zorgas pri japan-ĉinaj interŝanĝoj, ankaŭ multaj ĉinoj havas nenian intereson pri tio. Japanaj amaskomunikiloj ofte raportas pri negativaj informoj pri Ĉinio kaj tre volas troigi la problemojn politikajn kaj mediprotektajn. Mi sentas, ke negativa impreso kaj malzorgo pri Ĉinio kreskas en Japanio. 


Sed, la du landoj estas najbaroj. Ni ne devas neglekti unu la alian. Eĉ kiam la ŝtatnivelaj interŝanĝoj falas en malfacilon, ni, kiel individuoj, devas klopodi por pli bonaj japan-ĉinaj rilatoj, tio estas tre grava.


La pintkunveno de G20 okazis en Osako de Japanio. Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe, ambaŭ flankoj atingis dek interkonsentojn. Pri tio, Daichi Nakashima diris en intervjuo: "Ĉinio kaj Japanio estas ĉiamaj najbaroj, tio estas fakto, kiu ne ŝanĝiĝos. Japanio kaj Ĉinio estas du landoj kun geografia proksimeco kaj kultura simileco, do por la du landoj interŝanĝo kaj interkompreno estas tre gravaj. Mi esperas ke estonte pliiĝos la interŝanĝoj pri kulturo, junularo kaj aliaj kampoj." Daichi Nakashima diris, ke li daŭre kontribuos por la interŝanĝoj kaj interkompreno inter la junularoj de ambaŭ landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments