El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Monda merkato estas sufiĉe granda por kuna disvolvado de Ĉinio kaj Usono

| 2019-07-01
Bookmark and Share

BI JIYAO, vicprezidanto de Akademio de Makroekonomia Esploro



Matene de la 29a de junio en Osako, Japanio, intervidiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump.


Ili konsentis, ke la du flankoj restarigos la ekonomian kaj komercan interkonsiliĝon surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. La usona flanko promesis ne plu aldoni novajn tarifojn sur ĉinaj produktoj. Ambaŭlandaj delegacioj pri ekonomio kaj komerco pritraktos la detalojn.


Ekonomiaj kaj komercaj rilatoj de la du landoj estas la "balasto" de la dulandaj rilatoj, kaj tio koncernas bazajn interesojn de la du popoloj kaj prosperon kaj stabilecon de la mondo. En la pasintaj 40 jaroj post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj daŭre profundiĝis. Inter la jaroj 1979 kaj 2018 la komerco inter la du landoj 252-oble kreskis de 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj al 633,5 miliardoj da usonaj dolaroj, servokomerco superis 125 miliardojn da usonaj dolaroj kaj dudirekta rekta investo kalkuliĝis al preskaŭ 160 miliardoj da usonaj dolaroj.


Post disvolviĝo en la pasintaj pli ol 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio jam fariĝis la monde dua plej granda ekonomio, la plej granda komerc-lando, la plej granda devizrezerv-lando, la lando kiu plej multe uzas fremdan investon kaj plej multe investas al aliaj landoj. Ĝiaj pozicio kaj influo en la monda ekonomia aranĝo daŭre kreskis, kaj ĝia kontribuo al la monda ekonomia kresko superis 30% en la lastaj jaroj.


La du flankoj devas kune klopodi por solvi la demandon pri komerca malekvilibro. Ĉinio kaj Usono havas malsamajn sociajn sistemojn kaj disvolvajn vojojn, tamen tio ne signifas, ke la du flankoj nepre konfliktos. La monda merkato estas sufiĉe granda por kuna disvolvado de la du landoj. Kiel la plej granda evoluanta kaj la plej granda evoluinta lando en la mondo, Ĉinio kaj Usono devas kune klopodi por esplori novan vojon de kunlaboro, kiu estas utila al la du landoj kaj ankaŭ al la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments