Jinzushan: kie belaj montoj ĉirkaŭas la postrestaĵojn de Jin-maŭzoleoj

| 2019-07-04
Bookmark and Share

Ĉi jare mi decidis pli detale esplori la distrikton Fangshan, sudokcidente de Pekino, pri kies beleco mi delonge aŭdas, sed nur ĉijare komencis malkovri.


Loĝkvartalo troviĝas antaŭ la enirejo de la parko


Unu el la lokoj vizititaj de mi en Fangshan estas malmulte konata kaj ne allogas multajn vizitantojn, kvankam ĝi ne estas tiom malfacile alirebla: temas pri la pitoreskejo Jinzushan (金祖山).


Ĝin atingi per publika transporto ne estas komplike, ĉar busofteco estas sufiĉe bona. Tamen la plej proksima bushaltejo troviĝas pli ol unu kilometro for de la enirejo, do necesas iom piediri.


Tiu piedirado estas iom interesa, ĉar mi iris tra parto de Pekino tute ne konata de mi, sur vojo ĉirkaŭita de pluraj kompanioj, kun kamionoj alvenantaj kaj forirantaj. Laŭ mia scio ne plu estas industrioj en Pekino, do mi ne bone komprenas kion tiuj firmaoj faras, ĉar ili aspektas kiel fabrikoj aŭ elektrocentraloj, kun multaj turoj ligitaj per kranegoj. Post preterpasi la firmaojn, oni alvenas al polica kiosko ĉe vojkruciĝo, kie estas ĉinlingva afiŝo indikante la vojon al Jinzushan. De tie ĝis la enirejo la vojo estas preskaŭ dezerta, kun rivero kaj montetoj ĉe unu flanko kaj kelkaj loĝejoj ĉe la alia.


El la pinto de la monto eblas vidi la finon de Yanshan-linio de pekina metroo


Malgraŭ tio, ke tiu loko estas klasifikita de ĉina registaro kiel AAA-turismejo, malmultaj homoj estis tie kiam mi ĝin vizitis, tamen mi informiĝis, ke tiu loko ricevas multajn vizitantojn dum kelkaj feritagoj: Printempa Festo, Tago de Laboristoj kaj Nacia Tago. Mi estis tie post alia feritago, la Drakboata Festo, kaj homoj estis malmuntante podion kaj plurajn budojn, ŝajne muntitaj por iu evento okazinta tie dum la feritago.


La trankvileco estas unu el la avantaĝoj de tiu loko, tie oni povas promeni dum longa tempo sen renkonti multe da homoj, afero malfacila en urbego kiel Pekino. La vojoj sur montaro estas ĉirkaŭitaj de arboj sufiĉe altaj por fari ombron, kaj tiel oni povas sin protekti de la forta somera suno. Tra la tuta ejo abundas pavilonoj, kie oni povas ripozi, manĝi kaj grupe amuziĝi, kaj rigardejoj sur kiuj oni povas admiri la plej belajn pejzaĝojn de tiu loko. Ankaŭ tiu loko suferas pro manko de pluvo: kelkaj lagoj sekiĝis, dum aliaj havas malaltan akvonivelon.


Estas ankaŭ okulfrapa, proksime al la enirejo, la ekzisto de io simila al artefarita monteto, ŝajne por glitado, kiu ne estis uzata en tiu tago, kaj ĉe montopiedo ekzistas aparatoj por faciligi grimpado de alta roko, sed neniu grimpisto estis tie, nek ajna homo por provizi ekipaĵojn al turistoj. Esplorante en interreto mi malkovris, ke tiuj strukturoj estas uzataj dum vintro: tiam oni povas gliti sur glacio kaj grimpi la rokon ĝis la pinto.


Bela portalo meze de arbaro


Estis granda surprizo por mi malkovri ke tie troviĝas la postrestaĵoj de maŭzoleoj de la dua Jin-dinastio (1115 - 1234), ĉar tiu informo ne estis en la tekstoj kiujn mi trarigardis antaŭ la decido iri tien. Tie troviĝas 17 maŭzoleoj de imperiestroj kaj princoj de Jin-dinastio, sur areo de 60 mil kvadrataj metroj. Ili estis la plej antikvaj kaj larĝaj maŭzoleoj en Pekino. Ĉirkaŭ la jaro 2000 pluraj spertuloj kaj akademianoj vizitis tiun lokon, arkeologoj elfosis la maŭzoleon de la imperiestro Taizu kaj sukcesis elpreni multajn trezorojn, kiuj nun troviĝas en muzeoj.


Unue impresis min la malbona stato de la maŭzoleoj, kiuj fariĝis ruinoj. Ili estas tre antikvaj kaj estas evidente ke la damaĝoj estis kaŭzitaj de la tempo, tamen mi scias, ke multaj iamaj imperiestroj de Ĉinio kutimis okazigi ceremoniojn kaj bruligi incenson honore al imperiestroj de pasintaj dinastioj, kial do ili ne agadis por konsevi tiujn maŭzoleojn? Tiu dubo restis en mia kapo dum la sekvaj semajnoj, kaj mi ankoraŭ ne sukcesis trovi taŭgan respondon por ĝi, sed tiuj maŭzoleoj estas eĉ hodiaŭ malfacile atingeblaj kaj sin kaŝas inter montoj, do estas probable, ke post kelkaj jaroj da forlaso, la naturo kaŝis la vojon al tiuj maŭzoleoj kaj ili restis tie, kaŝitaj en arbaro, ĝis antaŭ ne longe.


Maŭzoleo de imperiestro Shizhong


Antaŭe mi laboris en muzeo pri scienco en Brazilo, kaj unu el la projektoj en kiuj mi partoprenis temis pri arkeologio. Pro tio mi estis trejnita pri tiu fako kaj enamiĝis al ĝi. Dum vizito al tiuj maŭzoleoj mi sukcesis ekzerci miajn sciojn pri arkeologio: mi trarigardis la markojn sur la grundo, rezultitajn de la elfosado, trarigardis pezajn kolonojn kaj kahel-pecojn disigitajn tra la tuta loko, kaj klopodis kunigi la informojn en mia kapo por krei “mapon” de la iamaj maŭzoleoj.


Ĉe la fino ekzistas longa domo, kaj mi ne sukcesis kompreni kial oni konstruus domon tie. Ĝi estas farita el plasto kaj tolo, do evidente temas pri strukturo provizora, rapide muntebla kaj malmuntebla. Mi supreniris la antaŭan monton por vidi ĝin de supre, kaj tiam mi malkovris, ke tiu domo estas precize sur la maŭzoleo de imperiestro Taizu, elfosita en la jaro 2000. Verŝajne oni konstruis ĝin por protekti la plej gravan kaj bone konservitan parton de la maŭzoleoj, sed bedaŭrinde mi ne sukcesis eniri la domon por kontroli kion ĝi kaŝas.


Mapo de la maŭzoleoj


Maŭzoleoj rigarditaj el la supro de antaŭa monto: similas al la mapo.


Antaŭ ol mia reveno hejmen, mi profitis alian avantaĝon de tiu pitoreskejo: tiom malmulte da homoj vizitas ĝin dum somero, ke tie eblas trovi fruktojn sur arboj. En aliaj lokoj de Pekino fruktoj ne sukcesas maturiĝi, ĉar multego da homoj ilin prenas, sed tie abundas bongustaj rubusberoj, kaj mi ilin manĝis antaŭ ol mia revenvojaĝo.


Averto: neniam manĝu frukton, se vi ne estas certa pri kio ĝi estas. Mi nur manĝas la fruktojn kiujn mi konas, aŭ post konstati ke aliaj homoj manĝas ilin. En tiu pitoreskejo, samkiel en aliaj lokoj de Pekino, eblas trovi fruktojn netaŭgajn por manĝado.


Mia lasta atentigo temas pri tio, ke Jinzushan troviĝas for de la urbo kaj ne estas butiko proksime. Estas eta vendejo ĉe la enirejo de la parko, kiu vendas pakitajn manĝetojn kaj trinkaĵojn, sed iel ajn vi nepre devos kunporti akvon kaj manĝaĵon en via dorsosako dum via vizito al la ejo, ĉar ne estas vendejo for de la enirejo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments