El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusio emisiis 10 mil transportkartojn kun bildo de granda pando por memorfesti la alvenon de ĉinaj grandaj pandoj

| 2019-07-08
Bookmark and Share

Ĉina granda pando en Rusio


Ĉe rusaj metro-stacioj oni ekvendis transportkartojn, kun bildo de granda pando, lanĉitajn por memorfesti la alvenon de la paro da grandaj pandoj de Ĉinio al la Moskva Bestoparko. 


La rusa novaĵ-agentejo Sputnik raportis, ke la novaj transportkartoj estas ornamitaj per bildo de granda pando. La emisio de ĉi-tiuj transportkartoj celas festi la alvenon de la paro da unikaj ĉinaj bestoj al Rusio, kaj la 155-an datrevenon de la stariĝo de la Moskva Bestoparko. Laŭraporte, estis emisiitaj entute 10 mil tiaj transportkartoj. 


La ina granda pando "Dingding", naskiĝinta en 2017, kaj la vira "Ruyi", naskiĝinta en 2016, estis transportitaj de Ĉinio al Rusio por 15-jara kunesplorado inter la du landoj. Ili nun loĝas en Moskva Bestoparko kaj estas rigardeblaj por la publiko.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments