El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antikva urbo Liangzhu fariĝis Monda Heredaĵo de UNESKO

| 2019-07-10
Bookmark and Share

En la 6a de julio, dum la 43a kunveno de Monda Heredaĵa Komitato de UNESKO, la Arkeologiaj Ruinoj de Liangzhu-urbo estis enmetitaj en la Liston de Mondaj Heredaĵoj. Ĝis tiam, la nombro de mondaj heredaĵoj de Ĉinio atingis 55, ĉe la unua loko en la mondo.


La heredaĵo de Liangzhu konsistas el antikva urbo (a.K. 3300-a.K. 2300), kompleksa akvuja konstruaĵo ekster la urbo kaj tombejoj (inkluzive de altaroj). Monda Heredaĵa Komitato opinias, ke la Arkeologiaj Ruinoj de Liangzhu-urbo montras fruan regionan ŝtatecon en la fina epoko de neolitiko, kun riz-kultivado kiel ekonomia bazo, socia dividiĝo kaj unuiĝa kred-sistemo. Malkovro de Liangzhu-urbo konfirmis la kontribuon de Jangzi-baseno al la origino de la ĉina civilizacio.


Kulturaj restaĵoj el la Arkeologiaj Ruinoj de Liangzhu-urbo


En la jaro 1936, arkeologoj malkovris prahistorian ruinon en la urbeto Liangzhu. En 2007, post malapero dum pli ol 4 000 jaroj, la antikva Liangzhu-urbo estis malkovrita. 


Esploristoj laborantaj


En 2015, arkeologoj malkovris kaj konfirmis grandan akvujan konstruaĵon ĉirkaŭ la antikva urbo. Ĝi estas ruino de la plej frua akvuja konstruaĵo en Ĉinio kaj unu el la plej fruaj dig-sistemoj en la mondo.


Sistemo por akvodistribuado ĉirkaŭ la antikva urbo


Liangzhu-urbo samtempe ekzistis kun antikva Egiptio kaj Sumero de Mezopotamio, ĝiaj skalo kaj enhavo estas ege malofte videblaj en la mondo, pro tio ĝi ricevis la titolon “La Unua Urbo de Ĉinio”. En 2013, Liangzhu-urbo estis elektita de internaciaj arkeologoj kiel unu el la "10 Plej Gravaj Arkeologiaj Eltrovaĵoj en la Mondo en 2011-2012".


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments