​Nacia Arbarparko Shangfangshan

| 2019-07-10
Bookmark and Share

Daŭrigante mian esploradon ĉe Fangshan-distrikto, mi estis en alia kaŝita trezoro de Pekino: la nacia arbarparko Shangfangshan (上方山国家森林公园). Kvankam bela kaj kun pluraj allogaĵoj, tiu parko estas vizitata ĉefe de ĉinoj. Ene de ĝi troviĝas pluraj afiŝoj kaj informoj en la angla, sed kelkaj mapoj kaj avertoj estas nur en la ĉina. Iel ajn, la parko estas tre bone organizita kaj sufiĉas iri antaŭen sur la vojo por viziti la tutan parkon kaj havi agrablan tagon tie.


Telfero aspektas malgranda el la pinto de apuda monto


Ĝi troviĝas tre for de Pekino, sed la vojaĝtempo ne estis tiom longa ĉar estas ekspresaj busoj sufiĉe ofte al Fangshan-distrikto, kie oni prenas la lokan buson ĝis la parko. Lokaj buslinioj en Fangshan-distrikto havas nomon komencantan per la ĉina signo fang (房), de Fangshan. Por iri al Shangfangshan necesas uzi la buslinion 房15. La lasta bushaltejo estas antaŭ la okcidenta enirejo de la parko, kaj la antaŭlasta bushaltejo estas antaŭ ĝia orienta enirejo. Mia rekomendo estas, ke oni eniru la parkon tra unu enirejo kaj eliru tra la alia. Busoj estas ĝis 18:30 ptm, do oni povas ĝui trankvile la tempon tie.


Mi iris per buso ĝis la okcidenta pordego, kaj tie por unua fojo mi havis problemeton por eniri parkon: ĉe tiu pordego ne ekzistas vojo por atingi la pinton de la unua monto, do oni nepre devas uzi telferon, sed la telfera biletejo estas ekster la parko, tiel ke la gardisto ne permesas vian eniron antaŭ ol vi aĉetis bileton por la telfero. Post aĉeti mian bileton, mi eniris la parkon kaj la vojo gvidis min rekte al la telfero.


Telfera vojaĝo supren


Tiu telfero konsistas el pluraj kabinetoj, en ĉiu kabineto iras unu aŭ du personoj. Ĝia alteco rilate al la grundo estas grandega kiam ĝi alproksimiĝas al la granda roko, kaj la tuta vojaĝo estas iom longa. Kontraste al ĝi, ekzistas ĉe la orienta pordego de la parko alia telfero mallonga, kiu ne atingas grandan altecon. La telfero konsistas el ununura granda veturilo kiu kunportas plurajn homojn en sia malrapida vojaĝo. Bedaŭrinde ne eblas uzi bileton de unu telfero por veturi en la alia, do ne aĉetu ir-revenan bileton se vi ne estas certa ĉu vi revenos per la sama telfero. Cetere eblas piediri inter la orienta pordego kaj la montopinto.


Post havi belan rigardon de la ĉirkaŭaĵo ene de la telfero, mia veturo finiĝis antaŭ ŝtuparo per kiu oni eksupreniras la malantaŭan monton, kiu estas eĉ pli alta ol la unua. Post nelonga piedirado mi trovis la unuan vidindejon: Yunshuidong-kaverno. Vizito al ĝi postulas apartan pagon, tamen mi rekomendas la viziton. Mi mem senpage vizitis la parkon kaj la kavernon, ĉar mi havas karton kiu ebligas viziton al pluraj pekinaj vidindejoj. Pri ĝi mi verkos en oportuna momento.


Mi antaŭ la enirejo de Yunshuidong-kaverno


Vojoj ene de la kaverno estas pavimitaj kaj lampoj lumigas la vojon, tamen la humideco en la kaverno igas la plankon glata, do necesas atente moviĝi. La kaverno estas profunda kaj en ĝi troviĝas budhismaj skulptaĵoj kaj altaroj. Stalaktitoj kaj aliaj gutoŝtonoj abundas en kelkaj salonoj de la kaverno kaj estas lumigataj de artefarita lumo. Antaŭ unu el la altaroj estas lageto, verŝajne kun fiŝoj.


Unu el la pluraj altaroj ene de la kaverno


Post vizito al la kaverno mi sekvis la vojon ĝis la pinto de la apuda monto, el kie eblas vidi de supre la telferon, kiu aspektas malgranda el tiom malproksime. De tie ĝis la orienta enirejo estas pli ol tri kilometroj. Mi vane serĉis simiojn, ĉar mi scias ke ili abundas en tiu montaro, sed mi vidis aliajn bestojn: sciuro kaj birdoj. Ĉe la pinto de la plej alta monto estas ripozejo kie homoj sidiĝas por manĝi, kaj rigardejo el kie oni povas admiri la belan pejzaĝon.


Post tiu pinto ne plu eblas vidi la telferon kaj la montojn kiuj ĝin ĉirkaŭas, mi sekvis longan vojon inter arbaro kaj atingis plurajn ruinaĵojn de antikvaj budhismaj temploj kaj monaĥejoj, kaj ankaŭ kelkaj konservitaj temploj troviĝas tie. Mi vizitis templon bele ornamitan kaj tie trovis basenon kun akvo kaj kelkaj fiŝoj. En tiu regiono abundas rondaj vojoj ekster la ĉefa, kiuj kondukas homojn al aliaj temploj, ruinaĵoj kaj ejoj.


Budhisma templo sur monto


Unu el tiuj ejoj estas stupaoĝardeno. Stupao estas ujo uzata de bonzoj por gardi budhismajn sanktaĵojn, ĉi kaze la restaĵojn de bonzoj kiuj tie vivis antaŭ longa tempo.


Kelkaj el la pluraj stupaoj, kiuj entenas la restaĵojn de bonzoj


Mi daŭrigis mian viziton sekvante la vojon al alia kaverno. Mi supozis, ke temas pri ordinara kaverno, sed ne, estas budhisma templo ĉe ĝia enirejo, kaj ene de la kaverno estas altaro. Estis multaj homoj ĉe la enirejo de la kaverno, ĉiuj okupataj pri budhismaj ĉantoj, kaj aŭskulti tiujn belajn ĉantojn en tiu bela loko, rigardante la belan naturon ĉirkaŭe, estis mirinda sperto. Mi tamen ne restis sola tie: okaze de mia alveno, kato venis al mi kaj akompanis min dum la tuta vizito al la templo. La kato loĝas tie, verŝajne kun bonzoj. Mi atingis la templon el la supro, ĝin trapasis kaj trovis padon malsupren, per kiu mi atingis la ĉefan vojon.


Mia nova amiko: kato kiu loĝas en templo sur monto


Subite mi vidis simion sur la vojo, proksime al rubujo, sed en tiu momento la simio vidis min kaj ankaŭ aliajn homojn, venantajn el la alia flanko, kaj forkuris grimpante grandan rokon, kiu aspektas kiel muro. Tiu montaro estas plena de klifoj kaj rokoj, kaj verŝajne tiuj simioj adaptiĝis al tiu medio, tiel ke ili rapide grimpas kaj kuras sur ŝtonojn. Mi sukcesis alproksimiĝi al la simio kaj foti ĝin.


Simio grimpas rokon


Daŭrigante mian vojon mi atingis telferon. Ĉe tiu punkto eblas aĉeti bileton por malsupreniri per telfero aŭ daŭrigi la vojon per ŝtuparo por atingi la orientan pordegon. Antaŭ la pordego estas ponto, ĉe kiu mi vidis kamparanon kun pluraj bovinoj, kiuj estis paŝtantaj tie. Post la ponto jam estas la bushaltejo, kaj mi revenis hejmen.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments